Ilustrita Vortaro de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ilustrita Vortaro de Esperanto, kun bazo seslingva kaj etimologia de ĉiu radikvorto - 50.000 vortoj grandparte ilustritaj. Unua volumo A-K. De Francisko Azorin (t.e. Francisco Azorin Izquierdo), Mexico (Meksikurbo): Ed. Stylo 1955, XI, 642 p. (dua parto ne publikigita) estas la unua ilustrita difinvortaro de Esperanto.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Kiam post la dua mondmilito evidentiĝis ke SAT ne intencas eldoni novan Plenan Vortaron (1a eld. de 1930), meksika kunlaborinto, Francisco Azorín, grupigis ĉirkaŭ si ses spertajn Esperantistojn por plene reverki ĝin. Unuarigarde la vortaro superas ĉiujn aliajn difinvortarojn aperintajn pli frue. Preso kaj bindo estas tute profesiaj. La amplekso superas tiun de PV. La vortklarigaj ilustraĵoj troviĝas apud la vortaraj artikoloj kaj ne nur librofine kiel en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970. Nur preskaŭ 50 jarojn post la vortaro de Azorín la Nova Plena Ilustrita Vortaro (PIV2) atingis tiun staton en 2002. La Azorín-vortaro jam enhavas etimologiajn indikojn de la Esperantaj radikoj, eco mankanta ĝis hodiaŭ en PIV2. Ĝi enhavas indikojn pri Fundamentaj vortoj kaj tiuj el la Oficialaj Aldonoj. Multaj difinoj estas taŭgaj, multaj apliko-ekzemploj trafaj.

La titol-paĝo indikas: "kontrolita de kompetentaj, diversfakaj kunlaborantoj diversnaciaj: portugala, Elisa Caetano; itala, Mirza Marchesi; franca, Charles Chamotte; germana J.F. Berger; rusa, F.A. Postnikov; usona D.R. Broadribb, k.a.". Eble tiu indiko ne spegulas la veran situacion, eble Azorín ignoris konsilojn aŭ avertojn de la kontrolistoj. Ĉiuokaze malgraŭ tiu skipo la lingvaĵo (parte) tiel forte disiĝas de la norma Esperanto, ke la kritiko preskaŭ unuanime estis malfavorega.

Historiaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemple Ebbe Vilborg en la numero de februaro kaj marto 1956 de "La Espero" (Svedio) skribis sub la titolo "Plena Misvortaro": "... Tamen tiu ĉi libro, jam kiam oni unue trafoliumas ĝin, prezentas tiel multajn strangaĵojn, ke averto pri ĝi estas konsilinda. ... Multaj sendube nomos ĝin atenco kontraŭ la zamenhofa lingvo; mi preferas nomi ĝin atenco kontraŭ nespertaj komencantoj, kiuj ne scias apartigi la uzeblan for de la malaprobinda. ... Mi komencis per averto pri la libro; mi finas per malrekomendo de ĝi ...".

Simile William Auld en la revuo Esperanto de aprilo 1956 juĝis: "monstraĵo", "fundamenta danĝero", "nepre malrekomendinda", "rekomendas al la esperantistoj, ke ili ne aĉetu ĝin".

Kaj samspece ankoraŭ Berger, Conterno, Solzbacher, Waringhien k.a.

Fine la tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, J.R.G. Isbrücker, publikigis "Oficialan Informon" n-ron 22 de Marto 1956 kun "Deklaro de la Akademio pri Ilustrita Vortaro de Esperanto", kiu i.a. tekstas: "[la Akademio] deklaras, ke tiu vortaro atencas al la netuŝebla Fundamento de la lingvo kaj al la tradicio registrita en la Oficialaj Aldonoj, sekve ke ĝi ne prezentas la veran staton de Esperanto."

La Ilustrita Vortaro de Esperanto en perspektivo de 2008[redakti | redakti fonton]

Probable nelaste pro tio la vortaro restis torso kun la unua volumo A-K kaj la dua parto neniam estis publikigita. Estas granda domaĝo, ja tragedio de la Esperanta leksikografio, ke tiom da personaj kaj financaj investoj restis vanaj kaj ke la Esperantistoj devis atendi pliajn 15 jarojn ĝis (ne jam vere ilustrita) Plena Ilustrita Vortaro en 1970. Por hodiaŭaj Esperantistoj ankoraŭ validas la juĝo de Solzbacher (Amerika Esperantisto jan./feb. 1956, p. 22-26): "... la verko ankaŭ enhavas multe da bona kaj valora materialo ... Sed la trezoroj estas tiel miksitaj kun fuŝaĵoj kaj konfuzaj klarigoj, ke estas malfacile ellavi la oron el la sablo ..."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]