Monforte de Moyuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monforte de Moyuela
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44493
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 1° 1′ U (mapo)41.0547646-1.0142555Koordinatoj: 41° 3′ N, 1° 1′ U (mapo) [+]
Alto 1 008 m [+]
Areo 47,737617 km² ( 477 3.7 617 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Monforte de Moyuela (Provinco Teruelo)
Monforte de Moyuela (Provinco Teruelo)
DEC
Monforte de Moyuela
Monforte de Moyuela
Situo de Monforte de Moyuela
Monforte de Moyuela (Hispanio)
Monforte de Moyuela (Hispanio)
DEC
Monforte de Moyuela
Monforte de Moyuela
Situo de Monforte de Moyuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Monforte de Moyuela [+]
vdr

Monforte de Moyuela [monFORte demoĜŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 121 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Loscos (nordokcidente) kaj Huesa del Común (sudoriente). La urba kerno estas sur 1008 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi estis reloĝata en 1157. En tiu epoko la loĝloko estis ĉe la kastelo; poste ĝi translokiĝis al la ebenaĵo. La loknomo Monforte estas komprenebla kiel Fuerte Monte (forta monto); estis diversaj literumadoj kiel Monfort (13-a jarcento, eble rilata al franca homnomo), Moffort (14-a jarcento). Elde 1916 ĝi estis oficiale Monforte de Moyuela.

En Monforte naskiĝis Francisco Azorín Izquierdo, magistratano en Kordovo, arkitekto, deputito, socialisto kaj esperantisto.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Monforte de Moyuela kie oni malaltiĝis el 702 en 1900 ĝis nunaj nur 71 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejoj, tri ermitejoj, restaĵoj de kastelo, kvartuba fontano, lavujo kaj trinkujo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]