Calamocha
Calamocha | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44200 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 505 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 55′ N, 1° 18′ U (mapo)40.92-1.3008333333333Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 884 m [+] | ||
Areo | 316,627162 km² (3 166 2.7 162 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Calamocha [+] | |||
Calamocha [kalaMOĉa] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo ĝi estas. La loknomo Calamocha estas etimologie komprenebla kiel devena el Qal'at Musa (قلعة موسى), kiu signifas "fortikaĵo de Musa", plej verŝajne reference al araba fondinto Musa ibn Musa.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 73 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Krom la ĉefa urbokerno Calamocha estas submunicipoj Collados, Cuencabuena, Cutanda, Lechago, Luco de Jiloca, Navarrete del Río, Nueros, Olalla, El Poyo del Cid, Valverde kaj Villarejo de los Olmos. La urba kerno staras je 884 m super marnivelo.
Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, okcidente de submunicipo Navarrete del Río kaj norde de Fuentes Claras, Caminreal kaj Torrijo del Campo.
Nordokcidente: Burbáguena | Norde: Ferreruela de Huerva kaj Lagueruela | Nordoriente: Bea kaj Fonfría |
Okcidente: Tornos | Oriente: Torrecilla del Rebollar kaj Barrachina | |
Sudokcidente: Torralba de los Sisones | Sude: Fuentes Claras kaj Bañón | Sudoriente: Cosa |
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis romiaj ŝoseoj kaj fortikaĵo en epoko de Al Andalus. En tiu epoko ŝajne Cido havis tie tendaron.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
La 16an de decembro 1706 okazis batalo inter la trupoj de la arkiduko Karolo kaj la partianoj de le estonta Filipo la 5-a dum la Milito de hispana sukcedo. Tiam venkis la aŭstriistoj, kvankam la militon venkis la franciistoj.
Komence de la 20-a jarcento venis fervojo kaj estis ĝis du stacioj; nun retsas nur unu kaj unu linio Zaragoza-Sagunto.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, betoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento sed en Calamocha male ĉar ricevis loĝantaron el apudaj loĝlokoj kaj tiel supreniris el 1 600 loĝantoj en la komenco ĝis nunaj 4 300.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, urba kerno, pluraj blazondomoj, unuarka romia ponto, rivermuelejoj, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj (Lageto Gallocanta), al mudeĥaraj turoj, Daroca, kastelo de Peracense ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Municipoj de la provinco Teruelo
- Calamocha-Nueva (stacidomo)
- Lechago (stacidomo)
- Navarrete (stacidomo)