Saltu al enhavo

Torrijo del Campo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrijo del Campo
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44393
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 502  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 1° 20′ U (mapo)40.8249512-1.3376973Koordinatoj: 40° 49′ N, 1° 20′ U (mapo) [+]
Alto 923 m [+]
Areo 44 km² (4 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrijo del Campo (Provinco Teruelo)
Torrijo del Campo (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Torrijo del Campo
Torrijo del Campo (Hispanio)
Torrijo del Campo (Hispanio)
DEC
Situo de Torrijo del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrijo del Campo [+]
vdr

Torrijo del Campo [toRIĥo delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Torrijo del Campo estas etimologie komprenebla kiel "Tureto de la Kamparo" alude al iama gvatoturo kadre de la defendo kontraŭ la najbara Regno Kastilio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 67 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, sude de Calamocha, Fuentes Claras kaj Caminreal kaj nur iom norde de Monreal del Campo kaj laŭ la N-211 inter Torralba de los Sisones okcidente kaj Bañón oriente.

Nordokcidente: Caminreal Norde: Caminreal Nordoriente: Caminreal
Okcidente: Blancas Oriente: Rubielos de la Cérida
Sudokcidente: Monreal del Campo Sude: Monreal del Campo Sudoriente: Rubielos de la Cérida kaj Monreal del Campo

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema, sed tiu loĝloko estis de malfrua kreado. Ĝi estis «Torrijos» inter 1495 kaj 1646, kaj poste «Torrijo» de 1713 ĝis 1797, kaj oni aldonis «del Campo» ekde 1834.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Torrijo del Campo oni malsupreniris el preskaŭ 1 600 en 1930 ĝis nunaj 470.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (iam safrano, jam nur cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, arkeologia kuŝejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]