Caminreal
Caminreal | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44350 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 617 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 1° 19′ U (mapo)40.8386362-1.3207586Koordinatoj: 40° 50′ N, 1° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 920 m [+] | ||
Areo | 44,391011 km² ( 443 9.1 011 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Caminreal [+] | |||
Caminreal [kaminreAL] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Caminreal estas etimologie komprenebla kiel "Reĝa Vojo" alude al krucejo inter iamaj vojoj kiuj nun estas la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234 de nordo suden kaj la N-211 inter Torralba de los Sisones okcidente kaj Bañón oriente.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas je 67 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Krom la ĉefa urbokerno Caminreal estas submunicipo Villalba de los Morales. La urba kerno staras je 920 m super marnivelo.
Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, sude de Calamocha kaj Fuentes Claras kaj nur iomete norde de Torrijo del Campo kaj Monreal del Campo.
Nordokcidente: Torralba de los Sisones | Norde: Fuentes Claras | Nordoriente: Fuentes Claras kaj Bañón |
Okcidente: Torralba de los Sisones | Oriente: Bañón | |
Sudokcidente: Blancas | Sude: Torrijo del Campo | Sudoriente: Rubielos de la Cérida |
Historio[redakti | redakti fonton]
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema, sed tiu loĝloko estis de malfrua kreado. Jam ekzistis en la 13-a jarcento, sed la preĝejoj estis konstruitaj en la 18-a jarcento.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Caminreal oni malsupreniris en pli ol milo da loĝantoj el la mezo de la jarcento ĝis nunaj 600.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, betoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, arkeologia kuŝejo, trajnstacio, piedirado tra proksimaj naturaj lokojktp.