Alfonso la 1-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alfonso la 1-a
Alfonso I de Aragón por Pradilla (1879).jpg
Persona informo
Naskonomo Alfonso Sánchez
Aliaj nomoj el Batallador • el Bataller
Naskiĝo 1-an de januaro 1073 (1073-01-01)
en Ĥako
Morto 7-an de septembro 1134 (1134-09-07) (61-jara)
en Poleñino
Tombo Abbey of San Pedro el Viejo
Lingvoj Q8202951
Ŝtataneco Aragonio • Reĝlando Pamplono
Familio
Patro Sancho Ramírez
Patrino Felicia of Roucy
Frat(in)oj Ramiro la 2-a de Aragono • Petro la 1-a de Aragono • Q23006184
Edz(in)o Urraca la 1-a
Infano sen valoro
Profesio
Profesio reganto
Information icon.svg
vdr

Alfonso la 1-a de Aragono (ĉ. 1073-Poleñino, Aragono, 7-an de septembro 1134), nomata La Batalanto, estis Reĝo de Aragono kaj Pamplono inter 1104 kaj 1134. Filo de Sanĉo Ramirez (Reĝo de Aragono kaj Pamplono inter 1063 kaj 1094) kaj Felicia de Roucy, entroniĝinta post la morto de sia duonfrato Petro la 1-a.

Alfonso elstaris en la batalado kontraŭ la islamanoj kaj duobligis la teritorion de la reĝlandoj de Aragono kaj Pamplono post la decida kaj ŝlosila konkero de Zaragozo. Portempe, kaj danke al lia geedzeco kun Urraca 1a de Leono, li regis super Leono, Kastilio kaj Toledo kaj estis nomita inter 1109-1114 "imperiestro de Leono kaj reĝo de la tuta Hispanio" aŭ "imperiestro de ĉiuj Hispanioj", ĝis la nobela opozicio pelis la nuligon de la geedzeco. La eĥoj de liaj venkoj transiris la limojn. Liaj kampanjoj kondukis lin al la sudaj urboj de Kordovo, Granado kaj Valencio kaj trudis al la islamanoj severajn malvenkojn en Valtierra, Cutanda, Arnisol aŭ Cullera.

Ĉe lia morto, kaj en kio estas unu el la plej kontestataj epizodoj de sia vivo, li testamentis siajn regnojn al militaj ordenoj, kio ne estis akceptita de la nobelaro, kiu elektis sian fraton Ramiro la 2-a, la Monaĥo, en Aragono kaj García Ramírez, la Restaŭranto, en Navaro, dividante tiel lian reĝlandon.