Testamento (juro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la jura koncepto Testamento. Pri aliaj aferoj, vidu la apartigilon Testamento.

Testamento en juro estas skribaĵo per kiu iu persono deklaras siajn lastajn volojn kaj ordonas pri asigno de la postlasota heredaĵo. Ĝi havas longajn historiojn kaj en multaj civilizacioj testamentoj estis kelkaj el plej malnovaj dokumentoj. Laŭ PIV testamento estas "Deklaro, kutime skriba laŭ leĝe difinita formo, per kiu persono esprimas sian lastan volon rilate sian proprietaĵon."[1] Du el ĉefaj konceptoj en testamento estas administranto, kiu decidas pri la maniero ŝanĝi posedrajtojn, kaj profitantoj, kiuj heredas ĉu havaĵojn ĉu devojn. Plej ofte en multaj kulturoj la heredantoj estas gefiloj aŭ aliaj parencoj. Post la morto de la posedinto kaj testamentinto, oni okazigas juran ceremoniojn, kiu konsistas en lagado de la testamento fare de notario.

Aliaj celoj de testamentoj ne temas pri posedrajto, sed pri aliaj lastaj voloj, kiuj povas temi pri politikaj, sociaj, idologiaj, literaturaj aferoj, aŭ pli konkrete pri dispono el kadavro de la testamentinto (donaco de organoj por transplantoj, funebraj ceremonioj, entombigo, kremaciodonaco de la tuta korpo al eksperimentado).

Kelkaj testamentoj[redakti | redakti fonton]

Testamentoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 12an ĉapitron "Testamentoj" al priskriboj de diversaj testamentoj ege kuriozaj; poste ŝi rakontas amuzan fabelon, ŝajne belgan, pri konflikto inter episkopo kaj pastro, kiu enterigis sian hundon kaj pretendas, ke la hundo diktis testamenton.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 19an de majo 2019.
  2. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 103-107.