Volo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Volo estas kapablo rilate al deziro, intenco, decido aŭ bezono pri io aŭ iu. Voli ofte implicas intencon fari ion por realigi la deziratan. Al kelkaj skoloj, volo estas la ĉeffaktoro de la mensa vivo.

Volo devenas de pensado kaj tradukiĝas per agoj. Volo sen eblo de agado estas simpla deziro kaj agado per instinkto ne estas vola.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri volo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Birdo petolas, kiom ĝi volas. 
  • Citaĵo
     Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte. 
  • Citaĵo
     Kiom da koroj, tiom da voloj. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-02.