Fuentes Claras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentes Claras
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44340
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 435  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 1° 19′ U (mapo)40.863611111111-1.3236111111111Koordinatoj: 40° 52′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 909 m [+]
Areo 36,64 km² (3 664 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes Claras (Provinco Teruelo)
Fuentes Claras (Provinco Teruelo)
DEC
Fuentes Claras
Fuentes Claras
Situo de Fuentes Claras
Fuentes Claras (Hispanio)
Fuentes Claras (Hispanio)
DEC
Fuentes Claras
Fuentes Claras
Situo de Fuentes Claras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes Claras [+]
vdr

Fuentes Claras [fŭentesKLAras] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha. La loknomo Fuentes Claras estas etimologie komprenebla kiel "Helaj Fontoj".

La municipo estas konata ĉar oni registris tie la plej malaltan temperaturon en loĝataj zonoj de Hispanio: –30  °C en la meteologia stacio Calamocha-VOR la 17an de Decembro 1963, oficiala rekordo de malvarmo agnoskita de la Ŝtata Meteologia Agentejo (AEMET).

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Unu el pluraj akvejoj.

La plej frua referenco al la aktuala loĝloko datas el 1205, dekomence literumita Fuentesclaras. Dum jarcentoj oni uzis ambaŭ versiojn (Fuentes Claras kaj Fuentesclaras), dum oficiala aktuale estas la unua. La loknomo rilatas al abundo de fontoj de hela akvo kiuj alfluas al la rivero Jiloca, kio utilas por irigacio de ampleksa kaj fruktodona valo. En la municipa blazono oni uzas la latinan version, nome Fontes Clarae, sed tio ne nepre signifas, ke la aktuala loĝloko havas romian devenon.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 67 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Krom la ĉefa urbokerno Fuentes Claras estas submunicipo San Salvador (El Santo). La urba kerno staras je 909 m super marnivelo.

Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, sude de Calamocha kaj iom norde de Caminreal kaj Torrijo del Campo.

Nordokcidente: Torralba de los Sisones Norde: Calamocha Nordoriente: Calamocha kaj Bañón
Okcidente: Caminreal Oriente: Bañón
Sudokcidente: Caminreal Sude: Caminreal kaj Bañón Sudoriente: Bañón

Historio[redakti | redakti fonton]

Lavejo.

Estis romiaj restaĵoj kiuj indikis tiaman setlejon. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. La plej fruaj referencoj de la aktuala loĝloko estas de 1205 kaj 1209. La reĝo Jakobo la 2-a ordonis konstruadon de la fortikaĵo de Fuentes Claras en 1337. La zono de Jiloca estis atakita dum la Milito de la du Petroj inter 1356 kaj 1369. En 1361 Petro la 4-a ordonis realigi plibonigojn en la fortikaĵo por rezisti la atako de kastilianoj.​

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fuentes Claras oni malsupreniris el pli ol milo da loĝantoj en la komenco de la jarcento ĝis nunaj 433.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Blazondomo.
Kolombejo.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, betoj), forstado, fiŝkaptado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, urba kerno, blazondomo, restaĵoj de fortikaĵo, rivermuelejoj, arkeologia kuŝejo Loma del Prado, trajnstacio, cilindra kolombejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj (Lageto Gallocanta), al mudeĥaraj turoj, Daroca, kastelo de Peracense ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fuentes Claras Xiloca, 18, Ángel Alcañiz Gutiérrez, 1996, p. 250

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]