Lagueruela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lagueruela
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44492
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 2′ N, 1° 11′ U (mapo)41.0415731-1.1915116Koordinatoj: 41° 2′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 1 066 m [+]
Areo 26,321807 km² ( 263 2.1 807 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lagueruela (Provinco Teruelo)
Lagueruela (Provinco Teruelo)
DEC
Lagueruela
Lagueruela
Situo de Lagueruela
Lagueruela (Hispanio)
Lagueruela (Hispanio)
DEC
Lagueruela
Lagueruela
Situo de Lagueruela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lagueruela [+]
vdr

Lagueruela [lageRŬEla] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Zaragozo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 99 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj inter Ferreruela de Huerva (nordokcidente) kaj Bea (oriente). La urba kerno estas sur 1066 msm, pro kio estas malvarma klimato.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Lagueruela kie oni malaltiĝis ĝis nunaj nur 66 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, restaĵoj de kastelo, kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ekzemple ĉe la rivero Huerva ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]