Saltu al enhavo

Calamocha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calamocha
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 505  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 1° 18′ U (mapo)40.92-1.3008333333333Koordinatoj: 40° 55′ N, 1° 18′ U (mapo) [+]
Alto 884 m [+]
Areo 316,627162 km² (3 166 2.7 162 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calamocha (Provinco Teruelo)
Calamocha (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Calamocha
Calamocha (Hispanio)
Calamocha (Hispanio)
DEC
Situo de Calamocha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calamocha [+]
vdr

Calamocha [kalaMOĉa] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo ĝi estas. La loknomo Calamocha estas etimologie komprenebla kiel devena el Qal'at Musa (قلعة موسى), kiu signifas "fortikaĵo de Musa", plej verŝajne reference al araba fondinto Musa ibn Musa.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 73 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Krom la ĉefa urbokerno Calamocha estas submunicipoj Collados, Cuencabuena, Cutanda, Lechago, Luco de Jiloca, Navarrete del Río, Nueros, Olalla, El Poyo del Cid, Valverde kaj Villarejo de los Olmos. La urba kerno staras je 884 m super marnivelo.

Ĝi estas atingebla ĉefa laŭ la aŭtoŝoseo A-23 kaj la nacia ŝoseo N-234, okcidente de submunicipo Navarrete del Río kaj norde de Fuentes Claras, Caminreal kaj Torrijo del Campo.

Nordokcidente: Burbáguena Norde: Ferreruela de Huerva kaj Lagueruela Nordoriente: Bea kaj Fonfría
Okcidente: Tornos Oriente: Torrecilla del Rebollar kaj Barrachina
Sudokcidente: Torralba de los Sisones Sude: Fuentes Claras kaj Bañón Sudoriente: Cosa
Panoramo.

Estis romiaj ŝoseoj kaj fortikaĵo en epoko de Al Andalus. En tiu epoko ŝajne Cido havis tie tendaron.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

La 16an de decembro 1706 okazis batalo inter la trupoj de la arkiduko Karolo kaj la partianoj de le estonta Filipo la 5-a dum la Milito de hispana sukcedo. Tiam venkis la aŭstriistoj, kvankam la militon venkis la franciistoj.

Komence de la 20-a jarcento venis fervojo kaj estis ĝis du stacioj; nun retsas nur unu kaj unu linio Zaragoza-Sagunto.

Belega baroka pordego de la preĝejo.

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, betoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento sed en Calamocha male ĉar ricevis loĝantaron el apudaj loĝlokoj kaj tiel supreniris el 1 600 loĝantoj en la komenco ĝis nunaj 4 300.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, urba kerno, pluraj blazondomoj, unuarka romia ponto, rivermuelejoj, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj (Lageto Gallocanta), al mudeĥaraj turoj, Daroca, kastelo de Peracense ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]