7-a SAT-Kongreso 1927
Aspekto
| 7-a SAT-Kongreso 1927 | ||
|---|---|---|
| Loko | Liono | |
| Ekde | 12-a de aŭgusto 1927 | |
| Ĝis | 16-a de aŭgusto 1927 | |
| ← Antaŭa | Sekva → | |

La 7-a kongreso de SAT okazis en Liono inter la 12-a kaj 16-a de aŭgusto 1927. Ĝin partoprenis 349 homoj el 15 landoj. La centraj kunvenoj okazis en salono de la kooperativo L'Unitaire de la strato rue Boileau 127 en la centra kvartalo La Part-Dieu de la 3-a urba arondismento. La lokan organzizan komitaton prezidis Marcel Roux, sekretario de urba laborista Esperanto-grupo, kiu sekve solene malfermis kaj fermis la kongreson.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala raporto en Sennaciulo

