11-a SAT-Kongreso 1931

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
11-a SAT-Kongreso 1931
Loko Amsterdamo
Ekde 1-a de aŭgusto 1931
Ĝis 8-a de aŭgusto 1931
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Manifestacio de SAT-anoj dum la kongreso

La 11-a kongreso de SAT okazis en Amsterdamo inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto 1931. Ĝin partoprenis 400 homoj el 14 landoj.

La partiana opozicio klopodis akiri la gvidadon de SAT, sed malsukcesis. Ĝi forlasis la kongreson: Decido, ke SAT restos senpartieca, ĉiutendenca.

En tiu ĉi kunveno okazis la lasta decida batalo. Post kelkaj tumultaj kunsidoj, la opozicio konstatante, ke la plimulto ne estas ĉe ĝia flanko, forlasis la kongreson. Poste okazis voĉdono pri la raportoj de la direkcio. Aprobis ilin 105 voĉoj kontraŭ 6 kun 6 sindetenoj. Pli poste referendumo inter la tuta membraro aprobis la agadon de la direkcio kun 887 voĉoj por kaj 171 kontraŭ.

Gvidrezolucio[redakti | redakti fonton]

La XI-a Kongreso de SAT

1) Diskutinte dum 6 laborkunsidoj pri la nuna krizo en la laborista esperantista movado k pri diversaj organizaj aferoj;

2) Aŭdinte dum kvar kunsidoj kun vere tre miriga pacienco k toleremo la daŭran k zorge organizitan obstrukcon fare de aro da partifanatikuloj, kiu per sistemaj interrompoj k nedirindaj insultoj k provokaj rimedoj penadis, sed sensukcese, trudi sian diktatorecon al la Kongreso;

3) Konstatinte, ke tia konduto de laboristaj esperantistoj povas nur rezulti de blinda partia fanatiko k miskompreno pri la taskoj de kultura, kleriga, informa organizo, kia laŭstatute estas SAT;

4) Aŭdinte, diskutinte k akceptinte per 105 voĉoj por la Komitato, 6 kontraŭ k 6 sindetenoj la raportaron prezentitan de la Plenum-Komitato, deklaras sian plenan aprobon al tiu gvidinstanco por la laboro farita dum la jaro k petas, ke ĝi daŭrigu la gvidadon dum la venonta jaro;

5) Bedaŭras tamen la fakton, ke malplimulto da anoj ribelis kontraŭ nia kongresordo k forlasis la kongresejon ĉe la konstato, ke ĝi ne havis ian ajn ŝancon kapti en siajn partiecajn manojn la gvidadon de la Asocio;

6) La tuta Kongresanaro precipe bedaŭras pro la fakto, ke la skismo, fakte ekzistanta en nia movado jam de unu jaro, disigas nin de niaj amikoj en Sovetio;

7) Gardas tamen la esperon, ke tia stato ne daŭros dum tre longa tempo, k ke baldaŭ reebliĝos al la Sovetiaj Gek-doj aliĝi al SAT k havigi al si ĝiajn eldonaĵojn;

8) La Kongresanaro ne povas konsenti pri la klarigoj faritaj de CK de SEU pri la kaŭzoj de la reteno de granda sumo da mono ŝuldata al SAT;

9) Malgraŭ tiuj konstatoj, la tuta Kongresanaro deklaras, ke ĝi restas preta kiel antaŭe batali por malebligi, ke kapitalistaj landoj ataku Sovetion k malebligu, ke la nuna grandioza k ĉiel subteninda provo pri konstruado de socialismo sur unu sesono de l’ mondo estu sukcesa;

10) Alvokas la SAT-anaron streĉi ĉiujn fortojn por forigi la breĉon, daŭrigi la praktikan laboron k firmpaŝe iri antaŭen al nia celo: meti esperanton je la servo de la tutmonda laboristaro.

Ĉi tiu Rezolucio estas akceptita en la lasta laborkunsido de la Kongreso (5. aŭg. vespere) per 79 voĉoj kontraŭ 1 ĉe 7 sindetenoj.

Sennaciulo, 20.08.1931[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gvidrezolucio en Sennaciulo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]