Liberecana Frakcio de SAT
Liberecana Frakcio de SAT | ||
---|---|---|
La Liberecana Frakcio de SAT estas unu el la frakcioj kiuj agadas ene de la organizo Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).
Laŭ la regularo de SAT, frakcioj klopodas disvastigi kaj Esperanton kaj la organizon SAT meze de la diversaj socipolitikaj kaj ideologiaj medioj, ekzemple liberecanoj, komunistoj, socialistoj, liberpensuloj, internaciistoj kaj ekologiistoj. Tiele la Liberecana Frakcio klopodas tiajn disvastigojn ene de sindikatoj, anarkiistaj grupoj, eventoj, kongresoj kaj tiel plu.
Dum multaj jaroj la frakcio havis bultenon Liberecana Ligilo ĝis 2004 kaj eble iam reaperos. Dum kongresoj de SAT regule kaj ĉiujare okazas ĉu unu ĉu pliaj kunsidoj de la Liberecana Frakcio. En la ĝenerala organo de la organizo nome Sennaciulo aperas foje informoj pri tiu frakcio, kiu uzas kiel simbolo pikanta abelo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de la Liberecana Frakcio en la SAT-retejo Arkivigite je 2020-07-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Liberecana Frakcio en Jutubo