89-a SAT-Kongreso 2016

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
emblemo de SAT
Prelego pri Suda Koreio en Sieber dum 89-a SAT-Kongreso 2016.
Kongresanoj en la kastelo de Hercbergo.

La 89-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Hercbergo ĉe Harco, Germanio, de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016. Al la kongreso aliĝis 85 personoj[1]. La kongresejo estis grandparte en iu hotelo de la vilaĝo kies estro estas mem esperantisto, sed aliaj kongreseroj okazis en Gastdomo aŭ Junulardomo (ĉiuj situantaj ĉe la rivero Zibero, en Harc-arbara parto de la urbo).

Al Hercberga kongreso aliĝis 85 homoj el 21 landoj, el kiuj ĉirkaŭ kvardeko da SAT-anoj, laŭ la nombrado dum la voĉdonoj dum laborkunsidoj.

Prelego-debatoj okazis interalie pri Klimata ŝanĝo kaj kapitalismo, Justa komerco, Bestrajta agado k.a. Dum vesperoj okazis kulturaj programeroj kiel prezento de teatraĵo La Kredito de 'Jordi Galceran' (kun aktorado de Saŝa Pilipovic kaj Georgo Handzlik kiu ankaŭ kunesperantigis la verkon), koncerto de Ĵak' Lepŭil', folkloraj kanzonoj aŭdigitaj de loka zibervala grupo.

Ekskursoj okazis al Goslaro tra Harca montaro, tuttage al Hanovro kaj duontage al Hercbergo mem.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŝoj al plia tutmondeco – gazetartikolo de SAT post la kongreso

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]