5-a SAT-Kongreso 1925

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
5-a SAT-Kongreso 1925
Loko Vieno
Ekde 11-a de aŭgusto 1925
Ĝis 15-a de aŭgusto 1925
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Komuna foto

La 5-a kongreso de SAT okazis en Vieno inter la 11-a kaj la 15-a de aŭgusto 1925. Ĝin partoprenis 150 homoj el 7 landoj.

La kongreso decidis, ke SAT restos ĉiutendenca, peresperanta organizo. Ĝi malaprobis la tendencon eksperimenti en SAT futurisman, nefundamentan stilon, kaj starigis komisionon por SAT-programo.

Fono[redakti | redakti fonton]

En 1924-1925 SAT travivis malgrandan krizon. Anarkiistaj SAT-anoj, inter kiuj J. Migny, A. Bolle kaj A. Lewin, estis malaprobantaj, ke en SAT-organoj ne povas aperi artikoloj kontraŭ Sovetio, kontraŭ la komunismo, starigis propran organizon, la Tutmondan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj (TLES) kaj eldonis dumonatan gazeton Libera Laboristo. Sennaciulo, la oficiala organo de SAT, ĉefe pro la tre aktiva kunlaboro de komunistaj kaj sovetiaj SAT-anoj kaj pro manko de alitendencaj kunlaborantoj aspektis iom unutendenca kaj kaŭzis malkontentecon ĉe parto de la SAT-anaro. Krome estis en SAT bataleto sur lingva kampo pro la troa uzado de novaj vortoj kaj de sciencaj afiksoj, kaj pro la eksperimentado kun novaj formoj kiel "morge" (morgaŭ), "balde" (baldaŭ), "konfero" (konferenco), "difero" (diferenco) kaj similaj.

Ĉi tiuj faktoj kaŭzis ian maltrankvilon ĉe la anoj, kiu esprimiĝis per multaj proponoj pri reorganizo, pri aliigo de la strukturo ktp. La 5-a SAT kongreso en Vieno, 1925, pritraktis ĉi tiun situacion, fiksis la ĝustan linion kaj restarigis la ekvilibron. Ĝi ankaŭ malaprobis la eksperimentadon kun lingvaj novaĵoj en SAT-organoj. Post tiu ĉi kongreso la redaktadon de Sennaciulo prizorgis redakcia komisiono, konsistanta el diverstendencaj SAT-anoj en Leipzig. Tio daŭris ĝis la mezo de 1926, kiam Lanti dum kelka tempo provizore prizorgis la redaktadon. Post malagrablaj spertoj kun aliaj redaktoroj, fine Norbert Barthelmess venis Parizon kaj de tiam ĉi tiu, sub gvidado de Lanti, redaktis Sennaciulon.