82-a SAT-Kongreso 2009
Aspekto
82-a SAT-Kongreso 2009 | ||
---|---|---|
Loko | Milano | |
Ekde | 18-a de julio 2009[1] | |
Ĝis | 25-a de julio 2009[2] | |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda | |
← Antaŭa | Sekva → | |


La 82-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Milano inter la 18-a kaj la 25-a de julio 2009. La realigado de tiu kongreso estis aprobita de la 81-a SAT-Kongreso 2008 okazinta en Kazanlako, Bulgario. La ĉefa temo de debatoj estas enmigrado. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Andrea Montagner nome de la organizo ARCI Esperanto.
Krom la kutimaj laborkunsidoj okazis interesaj prelegoj kaj distraj programeroj kiaj koncertoj kaj ekskursoj.
Dum tiu kongreso aperis du novaj libroj de la Eldona Fako Kooperativa de SAT: Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso de Karlo Kafiero k Plano B - Mobilizo por savi civilizacion de Lester R. Brown
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gazetartikolo 2009, , alirdato: 21-a de oktobro 2019
- ↑ Gazetartikolo 2009, , alirdato: 21-a de oktobro 2019
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala kongresretejo[rompita ligilo]
- Deklaracio k Gvidrezolucio
- Gazetartikolo