Rob Moerbeek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rob Moerbeek
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de majo 1936 (1936-05-01) (81-jara)
Nacieco nederlandano
Lingvokapablo Esperanto, nederlanda lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Rob MOERBEEK [MURbejk] (naskiĝis la 1-an de majo 1936) estas nederlanda esperantisto kaj filologo. Li laboris 32 jarojn kiel oficisto en la Centra Oficejo de UEA zorgante pri la ekspedofako kaj pri la provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (revuo de Esperanto Nederland), Esperantista Vegetarano, La Kontakto (revuo de la nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li.

Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li agadas ankaŭ pri nefumismo en la UEA-fakasocio TADEN (Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj). Li estis privatdocento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo en la jaroj 19781998. En 2000 li ricevis la Premion Deguĉi pro la longtempa agado por triamondaj esperantistoj kaj handikapitoj, precipe blinduloj.

En 2011 Rob Moerbeek iĝis Honora Membro de UEA.

En 2014 Rob Moerbeek iĝis Honora Membro de ILEI