Baugé-en-Anjou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Baugé-en-Anjou
La fontano de Reĝo René
La fontano de Reĝo René

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francujo
Regiono Luarlandoj
Departemento Maine-et-Loire
Arondismento Saumur
Kantono Beaufort-en-Vallée
INSEE kodo 49018 [+]
Poŝtkodo 49150
Kodo laŭ INSEE 49018
Retpaĝaro Baugé-en-Anjou
Politiko
Urbestro Philippe Chalopin
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 11 868  (2016)
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 33′ N, 0° 6′ U47.541944444444-0.10305555555556Koordinatoj: 47° 33′ N, 0° 6′ U
Alto De 27 al 104 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 268.25 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Baugé-en-Anjou
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Baugé-en-Anjou [+]
v  d  r
Information icon.svg

Baugé-en-Anjou (proksimuma prononco: 'boĵE-an-anĵU') , esperante Baŭĝeo-en-Anĵuo, estas franca komunumo situanta en la departemento Maine-et-Loire en la regiono Luarlandoj.

Tiu nova komunumo naskiĝis la 1-a de januaro 2013 per grupigo de kvin malnovaj komunumoj de Baugé, Montpollin, Pontigné, Saint-Martin-d'Arcé kaj Le Vieil-Baugé, kiuj iĝas delegitaj komunumoj. Kiel ĝia ĉefa komunumo nomumiĝis Baugé.

La 1-a de januaro 2016, tiu grupigo etendiĝis al naŭ aliaj komunumoj de la antaŭa komunumaro de la kantono de Baugé. La nova komunumo nombras do 15 delegitajn komunumojn communes déléguées, t.e. hodiaŭ Baugé, Bocé, Chartrené, Cheviré le rouge, Clefs, Cuon, Échemiré, Fougeré, Guédeniau, Montpollin, Pontigné, Saint Martin d'Arcé, Saint Quentin lès Beaurepaire, Vieil Baugé kaj Vaulandry.

La esperanto-kulturdomo Kastelo Greziljono situas apud Baugé.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la orienta parto de la departemento Maine-et-Loire (Baugeois).

Situo[redakti | redakti fonton]

Baugé-en-Anjou, Anĵua komunumo de la Baŭĝea regiono, situas okcidente de Francujo, en la nord-orienta parto de la departemento Maine-et-Loire. Ĝi troviĝas je 35 km de Anĝevo, je 32 km de Saŭmuro, je 55 km de Manso, je 62 km de Tours kaj je 233 km de Parizo.

Geologio kaj reliefo[redakti | redakti fonton]

Ĝia teritorio havas areon de pli ol 268 km2 (26 825 hektaroj) kaj ĝia altitudo varias de 27 (Le Vieil-Baugé) ĝis 103 metroj (Montpollin).

Situanta en la Pariza baseno, la teritorio de Baugé-en-Anjou troviĝas sur onda ebenaĵo, kie alternas termontetoj kaj mallarĝaj valoj. Ĝia subgrundo komsistas el aluvioj malnovaj kaj novaj, kaj norde etendiĝas senona teren-benko (sablo kaj grejso). Sur la teritorio de Saint-Martin-d'Arcé, oni trovas altajn deklivojn disigitajn de profundaj valoj, kun geologio konsistanta el terciara grejso kaj kalko.

La urbo Baugé situas en valo, sur la dekstra riverbordo de Couasnon.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Tiun kamparan teritorion trafluas la rivero Couasnon, kies pejzaĝo konsistas el valeto kaj arbaretoj, kaj ankaŭ la rivero Altrée.

Vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

Baugé-en-Anjou situas rande de la arbaro Chandelais. Tiu ŝtata arbaro de 800 hektaroj konsistas el kverkoj kaj fagoj. +++ Situanta sur la ebenaĵo de la Baŭĝea areo, ĝia teritorio konsistas el pluraj protektoj:

  • Protekto reglamenta, area klasigita de la urba zono de Baugé ;
  • Aligo al la reto Natura 2000 de la grava loko de la subtera kavaĵo La Poinsonnière (Le Vieil-Baugé) ;
  • Inventario de naturaj zonoj je intereso ekologia, flaŭra kaj faŭna (ZNIEFF) por la zono de la arbareto kaj valo de Couasnon inter Baugé, Saint-Martin-d'Arcé kaj Pontigné, por la zono de la rivereto Le Verdun (Montpollin, Saint-Martin-d'Arcé), por la zono de la arbaro Chandelais kaj arbaretoj Vernus kaj Lanfray (Pontigné), kaj por la zono de la subteraj kavaĵoj La Poinsonnière kaj La Barangerie (Le Vieil-Baugé);
  • Akvoj kaj akvaj medioj, skemoj de akvaj aranĝado kaj administrado por la fluejoj de Authion kaj Loir (Baugé).

Klimato[redakti | redakti fonton]

La anĝeva klimato estas modera, je oceana tipo. Ĝi estas aparte milda, konsiderante ĝian situon inter la oceanaj kaj kontinentaj influoj. Ĝenerale la vintroj estas pluvaj, la frostoj raraj kaj la someroj sunaj.

La klimato de la Baŭĝea regiono estas pli kontinenta: pli seka kaj varma en la somero.

La lando Baŭgea[redakti | redakti fonton]

La Baŭĝea regiono estas la nord-orienta parto de la departemento Maine-et-Loire. Ĝin limas sude la valoj de Authion kaj Luaro, okcidente la valo de Sarthe. Baugé estas ĝia histora ĉefurbo.

Krom la riveroj Sarthe, Loir kaj Authion, la Baŭĝean landon trafluas Couasnon kaj ĝia alfluanto Altrée. Tiu rivero fontas en la komunumo Auverse kaj enfluas Authion en Beaufort-en-Vallée kaj en Mazé. Oni trovas en la regiono ankaŭ la riveretojn Marconne kaj Lathan.

La Baŭĝea regiono estas la plej arbarkovrita de la departemento. Ĝi konsistas el du ŝtataj arbaroj (Chandelais kaj Monnaie) kaj multaj arbaroj el kverkoj, kaŝtanoj, pinoj kaj poploj. Areoj de eksa arbaro cedis lokon al erikejoj.

Ĝia reliefo konsistas precipe el ebenaĵo, aŭ terenoj sablaj, silicaj aŭ kalkaj, karakterizita de larĝaj malfermejoj sedimentaj, kretaceaj, sablaj kaj kalkaj je helaj koloroj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Toponimio de Baugé[redakti | redakti fonton]

Formoj malnovaj: Bellogaecum je la epoko merovida, Balgiacum castrum 1035, Ermenbertus de Balgi 1060, Baugeium 1100, Baugé 1575, kvankam oni trovas foje en skribaĵoj la ortografion Beaugé, Baugé en 1793.

La origino de la nomo « Baugé » povus veni de « bauge » (loko kota), subtenata per la fakto ke la komunumo situas je la kunfluejo de Couesnon kaj Altrée. La vorto « bauge » signifas ankaŭ « aprejo ».

Toponimio de Baugé-en-Anjou[redakti | redakti fonton]

La nomo de la nova komunumo estis decidita per la urba konsilantaro, ĉar ĝi vidigas la nomojn « Baugé » kaj « Anĵuo », karakterizas la teritorion kaj profitas renomon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Prehistorio kaj Antikveco[redakti | redakti fonton]

Megalitejo situas ĉe Baugé, atestanto de la unuaj homaj okupadoj de tiu teritorio. Temas pri la dolmeno La Pierre-Couverte. Ĝi formiĝas el unusola ĉambro, antaŭita de vestiblo, kaj ĝiaj du tabloj apogiĝas sur kvin starŝtonoj.

Ĉeestas vestiĝoj de prehistoria okupado. Oni trovis en Pontigné dudek du hakilojn el polurita ŝtono, du mennhirojn (detruitajn) kaj unu dolmenon (Pierre-Couverte), en Saint-Martin-d'Arcé dek hakilojn el polurita ŝtono kaj unu menhiron (Pierrefrite), kaj en Vieil-Baugé unu hakilon el polurita ŝtono.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.