8-a SAT-Kongreso 1928

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gotenburga Konvencio)
8-a SAT-Kongreso 1928
Loko Gotenburgo
Ekde 12-a de aŭgusto 1928
Ĝis 16-a de aŭgusto 1928
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr
Kongresa marko
Komuna foto

La 8-a kongreso de SAT okazis en Gotenburgo inter la 12-a kaj la 16-a de aŭgusto 1928. Partoprenis ĝin pli ol 400 homoj el 24 landoj, inter kiuj deko da sovetianoj.

La kongreso akceptis la Konvencion inter SAT kaj LEA-oj kaj aldonon al la statuto, per kiu estis akcentata la kultura, eduka, nepolitika kaj kontraŭdogmeca karaktero de SAT.

Fono kaj la Gotenburga Konvencio[redakti | redakti fonton]

En la komenco estis malmultaj rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Unuflanke kelkaj LEA-oj preferantaj internacian organizformon ne tre simpatiis al SAT, alilanke SAT ne multe okupis sin pri arto kaj agado de la LEA-oj. Simpatiis al SAT la franca kaj germana LEA-oj, pli malpli pasivaj estis la aŭstra kaj sveda. La nederlanda ĝis 1928 forte kontraŭstaris al SAT, eĉ faris klopodojn por starigi Internacion. Tute apartan pozicion okupis SEU, kiu faris rezervojn pri la starpunkto kaj ideologio de SAT, sed tamen provizore subtenis ĝin kaj servis kiel peranto inter SAT kaj sovetiaj Esperantistoj.

En 1927-28 la estraro de SAT interrilatis kun la LEA-oj por trovi komunan bazon por kunlaboro. Sekve de tio estiĝis t. n. „Konvencio“, kiun aprobis la 8-a SAT kongreso en Gotenburgo kaj kies ĉefa enhavo estis la jena: la LEA-oj prizorgas la por-Esperantan laboron kaj SAT la per-Esperantan, LEA-oj eldonas nacilingvajn kaj dulingvajn publikaĵojn kaj SAT la Esperanto-lingvajn, en lokaj grupoj estu starigataj SAT-rondoj, kiuj prizorgas la SAT-laboron kaj SAT-propagandon, LEA-oj donas al SAT spacon en siaj gazetoj, kaj SAT faras la samon al LEA-oj, LEA-oj povas elekti unu el siaj estraranoj kiel konsultantan membron de la SAT-gvidantaro.

Iom post iom preskaŭ ĉiuj LEA-oj subskribis la konvencion. Montriĝis tamen, ke ĝi ankoraŭ ne prezentas idealan solvon por la problemo pri kunlaboro inter SAT kaj LEA-oj kaj la germana kaj sovetia LEA-oj rompis ĝin en 1930 per sia kontraŭ-SAT-a agado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]