Junularo Esperanta Svislanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Junularo Esperanta Svislanda
Emblemo de Junularo Esperanta Svislanda
Lando   Svislando
Fondiĝo oktobro 1981
Fondiĝloko La Chaux-de-Fonds
Sidejo La Chaux-de-Fonds
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Esperanto-organizo. Por informoj pri aliaj signifoj de la mallongigo JES, vidu la artikolon apartigilan.
impreso de JES-semajnfino en majo 1993, en "tipe svisa" farmdomo

Junularo Esperanta Svislanda, JES (ĝis la 1990-aj jaroj la asocio nomiĝis Junularo Esperantista Svislanda) estis junulara esperanto-organizo de Svislando kaj la landa sekcio de TEJO por tiu lando. Ĝi estis fondita en oktobro 1981 de Dietrich Michael Weidmann, Chantal Gacond, Stefano Keller kaj aliaj en Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, kiel sekvoorganizaĵo de la antaŭa en somero 1981 leĝe ne korekte malfondita Svisa Esperanto-Junularo (SEJ). JES estis jure memstara asocio, kiu estis ekde 1982 landa sekcio de TEJO kaj ekde sia fondiĝo kolektiva membro de Svisa Esperanto-Societo, sen tamen dependi jure de ĉi-lasta.

La 18-an de majo 2014 dum la Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo estis anoncite, ke JES formale malfondiĝis kaj ke ĝia mono estis ĝirita al SES.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SES informas, n-ro 3, julio-oktobro 2014, p. 9.