Svisa Nacia Junulara Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svisa Nacia Junulara Konsilio
SAJV    CSAJ    FSAG    FSUG
Nacia junulara konsilioombrelorganizaĵo
Komenco 28-a de junio 1933
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno, Svislando
Membro de Forumo Junulara Eŭropa vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio (Svislando)
vdr

La Svisa Nacia Junulara Konsilio - germane Schweizerische Arbeitsgemeinschaft der Jugendverbände (SAJV), germane Conseil suisse des activités de jeunesse (CSAJ), itale Federazione svizzera delle associazioni giovanili (FSAG) kaj romanĉe Federaziun svizra da las uniuns da giuventetgna (FSUG) - estas federacio en Svislando reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Svisa Nacia Junulara Konsilio estas la urbo Berno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]