Armena Nacia Junulara Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena Nacia Junulara Konsilio
Հայաստանի երիտասարդության ազգային խորհուրդ
organizaĵo
Lando(j) Armenio vd
Sidejo Erevano, Armenio
Retejo nyca.am oficiala retejo komence de 2023 ne atingeblas
vdr

La Armena Nacia Junulara Konsilio - nacilingve Հայաստանի երիտասարդության ազգային խորհուրդ (ՀԵաԽ HEaĤ) - estas federacio en Armenio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Armena Nacia Junulara Konsilio estas la urbo Erevano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]