Nacia junulara konsilio de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia junulara konsilio de Nederlando
Nationale Jeugdraad
emblemo
ombrelorganizaĵo
Komenco 2001
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Utrecht, Nederlando
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nacia junulara konsilio de Nederlando - nacilingve Nationale Jeugdraad - estas federacio en Nederlando reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la nacia junulara konsilio de Nederlando estas la urbo Utrecht.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]