Ĝenerala Konferenco de Luksemburgia Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĝenerala Konferenco de Luksemburgia Junularo
Jugendrot - Conférence Générale de la Jeunesse Luxembourgoise - Jugendrat
organizaĵo
Lando(j) Luksemburgo vd
Sidejo Luksemburgo, Luksemburgio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĝenerala Konferenco de Luksemburgia Junularo - luksemburge Jugendrot, france Conférence Générale de la Jeunesse Luxembourgoise, germane Jugendrat Luxemburgs - estas federacio en Luksemburgio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn). Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Ĝenerala Konferenco de Luksemburgia Junularo estas la urbo Luksemburgo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]