Pola Konsilio de Junularaj Organizoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola Konsilio de Junularaj Organizoj
Polska Rada Organizacji Młodzieżowych
emblemo
la IJK 2016 de TEJO kun subteno de PROM
la IJK 2016 de TEJO kun subteno de PROM
organizaĵoneprofitcela organizaĵo
Komenco 2011
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio, Pollando
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Pola Konsilio de Junularaj Organizoj - pole Polska Rada Organizacji Młodzieżowych, mallonge PROM - estas reto de la plej grandaj pollandaj junularaj asocioj. En la centro de sia agado estas la interesoj de infanoj kaj junuloj en Pollando. Kiel Nacia Junulara Konsilio ĝi estis fondita en 2011, registrita en 2012, kaj laŭ la stato de somero 2016 reprezentas 36 polajn junularajn organizojn grupigantajn pli ol 400 000 junulojn en la tuta lando. Inter ili ankaŭ estas Pola Esperanto-Junularo (PEJ, pole Polska Młodzież Esperancka), la koncerna landa sekcio de TEJO.

La membroj de la Konsilio estas kaj la plej grandaj, plej fortaj junularaj organizoj en la lando kaj malgrandaj, lokaj organizoj el diversaj regionoj de Pollando. Granda diverseco inter la membro-organizoj estas grava avantaĝo, kiu donas eblecon atingi per la aktivaĵoj multajn junajn homojn, ankaŭ tiujn kun malmultaj eblecoj.

En la konsilio membras junularaj organizoj en kiuj la junuloj ĝis 35-jaraĝaj estas almenaŭ 2/3 de membraro kaj organizoj kiuj havas sekciojn en kiuj la junuloj ĝis 35-jaraĝaj estas almenaŭ 2/3 de la tuta membraro. La komunumaj junularaj konsilioj havas apartan sekcion ene de la Konsilio.

La laboro de la konsilio estas kunordigata de Estraro elektata rekte fare de delegitoj de la membro-organizoj. Po kvin el la estraranoj estas elektataj de la Unua Ĉambro (organizoj kun pli ol mil membroj reprezentataj en pli ol triono de la polaj regionoj) kaj de la Dua Ĉambro (ĉiuj ceteraj organizoj). La estraro estas subtenata de laŭ la stato de somero 2016 sep laborgrupoj: Laborgrupo pri Junulara Politiko, Laborgrupo pri Strukturita Dialogo, Laborgrupo pri Publikaj Rilatoj kaj Komunikado, Laborgrupo pri Eksterlandaj Aferoj, Laborgrupo pri Dungado, Projekta Grupo pri Ligo de Junaj Voĉdonantoj, Laborgrupo pri Evoluaj Strategioj.

La ĉefaj celoj de la konsilio estas reprezenti junularajn organizojn kaj helpi al junaj homoj en la lando havi voĉon kaj influon je publika politiko kaj socio. PROM kunlaboras kun ĉefaj aktoroj de la junulara kampo en Pollando kaj Eŭropo kiel la Ministerio pri Nacia Edukado, la Nacia Agentejo de Junularo en Agado kaj Erasmus Plus en Pollando, la Ministerio pri Laboro kaj Socia Politiko, la Forumo Junulara Eŭropa, Eurodesk kaj aliaj, estante aktiva parto dum kreado de la junulara politiko en la lando kaj lobiante por niaj prioritatoj, kiel junulara partopreno, junulara informado kaj aliaj.[1]

Interalie, la konsilio PROM kun la urbo Vroclavo estas oficiala subtenanto de la 72-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, okazanta de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]