Rat der Deutschsprachigen Jugend

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Konsilio de la Germanlingva Junularo
Rat der Deutschsprachigen Jugend
organizaĵo
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Eupen, Belgio
Situo Germanlingva Komunumo de Belgio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Konsilio de la Germanlingva Junularo - germane Rat der Deutschsprachigen Jugend aŭ, almenaŭ germane iom pli koncize Jugendrat in Ostbelgien ("junulara konsilio en orienta Belgio") - estas federacio en Flandrio aŭ pli ekzakte en la Germanlingva Komunumo de Belgio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio loke agadas, kaj kandidatas reprezentiĝi en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Konsilio de la Germanlingva Junularo estas la urbo Eupen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]