Comité pour les Relations Internationales de Jeunesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Komitato por Internaciaj Junularaj Rilatoj
Comité pour les Relations Internationales de Jeunesse
organizaĵo
Lando(j) Belgio vd
Sidejo Bruselo, Belgio
Situo Franclingva Komunumo de Belgio
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Komitato por Internaciaj Junularaj Rilatoj - france Comité pour les Relations Internationales de Jeunesse, laŭ iuj fontoj ankaŭ nomata Conseil da la Jeunesse de la communauté française de Belgique - estas federacio en Valonio aŭ pli ekzakte en la valona aŭ Franclingva Komunumo de Belgio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Comité pour les Relations Internationales de Jeunesse estas la urbo Bruselo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]