Laura Brazzabeni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura Brazzabeni prelegas en la Novjara Renkontiĝo 2023/2024

Laura BRAZZABENI (naskiĝis la 10-an de decembro 1964 en Mantova) estas itala esperantistino. Ŝi vivas en Grosseto kaj laboras kiel instruistino en Mantova. Sian edukon ŝi havas de la universitato de Verono. De 2017 ĝis 2023 ŝi estis vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio. En 2023 ŝi fariĝis ties prezidanto. Krome ŝi servas en la periodo 2022-2025 kiel estrarano de ILEI.