FESTO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el FESTO (esperanto-aranĝo))
kaptita etoso de FESTO 2009

FESTO (Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita) estas junulara Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare de la Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) ĉefe konata pro ĝia elstara muzikprogramo organizita kune kun la rokasocio EUROKKA.

FESTO
Nomo Franca Esperanta SenTema Organizaĵo,
Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita, ...
Regiono Francio
Periodo Somere
Organizanto JEFO
Ekzistas ekde 1996
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo FESTO-paĝo
Fota retpaĝo Foto-albumoj de JEFO
vdr

Unue okazinta en 1996 en Liono, FESTO poste kunigis gejunulojn ĉiusomere, kvankam escepte malokazis en 2001 (IJK en Francio) kaj en 2008 (pro tiama malplivigliĝo de la aktivado en JEFO).

En 2009 FESTO reokazis danke al revigliĝo de la JEFO-anoj kiuj strebis savi la francan Esperanto-junularan movadon. En 2009 en Germanio pro kaj danke al la Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kiu disponigis subvenciojn. Tre rimarkindis aperoj de novkonataj artistoj kiel Kapriol', Stephan Schneider, SupernovaTone, pro tre kapabla kunlaboro de EUROKKA kiu venigis artistojn, ĉu lokajn aŭ brazilajn. Ĉiuflanka kontentiĝo pri la okazaĵo kaj ĝenerale agnoskata sukceso montris daŭran supervivon de JEFO kaj ĝian renoviĝon, inter alie per apero de nova organiza teamo kaj de pli juna komitato en la asocio.

En 2010 FESTO okazis en Toulouse, sed la universitato malfrue ne subskribis la kontrakton. Feliĉe Flo spontane ofertis okazigi FESTO-n ĉe sia domo kaj la EUROKKA-studio en la apuda Donneville. Necesis senpikplantigi la kampon, starigi tendojn, krei necesejojn ktp, kaj feliĉe la etoso estis des pli bona, en atmosfero de vera ekstera festivalo, kaj pravigis la ideon.

Pasintaj FESTOj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.