Pluezek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Plouézec)
Jump to navigation Jump to search

Pluezek estas vilaĝo en nord-okcidenta Francio, en la departemento Côtes-d'Armor de la regiono Bretonio. En 2014 ĝin enloĝis proksimume 3500 homoj.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo proksimume 100 metrojn super la marnivelo. Estas deklivaj klifoj kovritaj de arbustoj kaj diversaj plantoj (genisto, eriko, ulekso), kaj plaĝojn. Ĝia marbordo mezuras 17 kilometrojn.

La vilaĝo ricevis honoran mencion, kies nomo estas "verda stelo", pro la fakto, ke esperantistoj loĝas tie.

Ekde 1997 okazadas aŭguste ĉiun jaron Internaciaj Renkontiĝoj de Pluezek, kiuj arigas inter 100 kaj 150 homojn, kiuj deziras lerni Esperanton.