Kristján Eiríksson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Kristján.

Kristján Eiríksson estas islanda esperantisto. Li naskiĝis en 1945 en Skagafjörður en la norda parto de Islando kaj nun vivas en Rejkjaviko.

Li diplomĝis pri islanda literaturo en Universitato de Islando en Rejkjaviko en 1979 kaj esperantiĝis ĉirkaŭ la jaro 1980. Kristján Eiríksson instruis la islandan lingvon kaj historion en gimanzio dum multaj jaroj. Dum la jaroj 1992–1995 li instruis la islandan lingvon ĉe la Universitato de Bergen (en la urbo Bergen). Nun li estas esplora lektoro pri islanda literaturo ĉe Instituto de Árni Magnússon pri naciaj sciencoj islandaj[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]