Portugala Esperanto-Junularo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Portugala Esperanto-Junularo (aŭ mallonge PEJ) — Jovens Esperantistas de Portugal (JEP) — estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Portugalio. Ĝi fondiĝis en 1992, kaj en 1996 aliĝis kiel landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). PEJ estas la junulara sekcio de Portugala Esperanto-Asocio (PEA) kaj uzas ties centran oficejon en Lisbono kiel asocia adreso. La sekcio en la 2000-aj jaroj estis inter la plej malformale organizitaj partoj de TEJO.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- minimumisma retejo de Portugala Esperanto-Junularo (en la portugala)[rompita ligilo]
- retejo "Esperanto en Portugalio"