Pedro Fernández Rodríguez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Pedro Fernández Rodríguez
Pedro Fernández Rodríguez dum TAKE 2018
Pedro Fernández Rodríguez dum TAKE 2018
Persona informo
Naskiĝo 13-a de julio 1943
en Kubo Havano, Kubo
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
Konata kiel Peĉjo
vdr

Pedro FERNÁNDEZ RODRÍGUEZ naskiĝis la  13-an de julio 1943(nun 1943-07-13) en Havano estas kuba esperantisto kaj estrarano de KEA. Li estas teknikisto pri Ekonomiko kaj laboris dum 36 jaroj en la kuba Ministerio pri la Konstruado, kie li pensiuliĝis en 2008. Esperantiĝis en 1985, post la tri trimestroj de la baza kurso, li sukcese trapasis tradukistan kaj instruistan kursojn. En 1987 li komencis instrui Esperanton ĝis nun.[1] Pedro membris la nacia estraro de Kuba Esperanto-Asocio dum naŭ jaroj, de 1993 ĝis 2001 kiel Sekretario pri Kulturo kaj tri jaroj, de 2002 ĝis 2004 kiel Sekretario pri Instruado. De 2011 estas la Ĝenerala Sekretario de KEA kaj okupiĝis pri Kulturo ĝis 2013. En 2014 oni elektis lin por la dua periodo en la Nacia Estraro. Li aperas en la Vivanta Panteono de Instruistoj en esperanto.net. En la jaro 2017 li estis elektita kiel Financisto de la Asocio kaj komitatano de KEA.[2] Li gajnis la unuan lokon en la Konkursa Ekzameno 1985 kaj la duan lokon en tiu de la jaro 1986. Pedro redaktis la noticaron “La Noktuo” dum 1999-2000. Li sukcese trapasis la KER ekzamenon en 2010 en la meza nivelo B2. Kunverkis la libron “Frazaro hispana esperanto” eldonita de KEA en 2011.[3] Li kuris maratonojn en la jaroj 1989, 1990 kaj 2012. Li aperas en vivanta panteono edukado.net.[4] Aktiva membro kaj organizanto de la Martí-Klubo “Patrio estas Homaro” de KEA ekde sia fondiĝo en 2014.[5]

Esperanto-kongresoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenis en la 75a, 84a, 95a kaj 100a Universalaj Kongresoj kaj en la 24a, 33a, 43a kaj 48a ILEI Konferenco, ankaŭ en ĉiuj KEA Kongresoj, en la IKEK Konferenco okazinta en Kubo en 1999. Li partoprenis en la 6a TAKE 2004, kie kunordigis la ILEI Ekzamenon kaj membro de la LKK de la 9a TAKE okazinta en 2018 en Havano. Ofta organizanto kaj ĉeestantoj de la Kuba Esperanto-Renkontiĝo.

Kultura e-agado[redakti | redakti fonton]

Lia rakonto “La Lasta Vojaĝo” gajnis la unuan lokon en la Konkurso pri Rakontoj en 1998. Kadre de la 5a Nacia Kongreso de KEA, gajnis la unuan lokon en la Instruista Festivalo. En 2011 dum la Kultura Festivalo Havana Filiko li gajnis la duan lokon per la rakonto “Stranga familio” kaj la unuan lokon en poemo pro “Bela Kubanino”. Nuntempe li de tempo al tempo verkas rakontojn originale en Esperanto kaj gvidas koruson, por deklami poemojn kaj por e-tradukistoj. Estis parto el la tradukistoj de la libro Tao de la vojaĝanto eldonita de MAS en 2018.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj pri Pedro Fernández”, Bulteno esperanto.cu (eo) (PDF) (#2), p. 3. 
  2. Nacia estraro de KEA (hispane). KEA. Arkivita el la originalo je 2019-09-03. Alirita 2019-09-25.
  3. Fernández-Calienes, Alberto; Pedro Fernández Rodríguez. [2011] Frazaro hispana esperanto (esperante).
  4. Vivanta panteono de Edukado.net (esperante). Alirita 2019-09-28.
  5. (2014) “Martí-Klubo en KEA”, Esperanto.cu (eo) (PDF) (1). 
  6. [2018] Tao de la vojaĝanto (esperante). MAS. ISBN 978-2-36960-118-0.