Blanka Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blanka Gvardio)
Blanka Armeo
armearo
Komenco 1918 vd
Fino 1921 vd
Lando(j) Rusia Imperio • Rusa Ŝtato vd
vdr
Afiŝo de la blanka armeo, bildigante Lev Trockij.

Blanka Armeo (ankaŭ Blanka Gvardio, ruse Белая армия) estas nomo de armilizitaj trupoj de la rusa Blanka movado, kiu agadis dum la rusa enlanda milito kontraŭ la bolŝevikoj. La Blanka movado siaflanke unuigis en si la diversajn blankajn armeojn, kiuj neniam formis unu unuecan armeon, krom aliajn sektorojn kiuj ne estis propre aremaj, nome ekleziaj instancoj de ortodoksismo, kamparanaj movadoj, monarkiistoj, eksterlandaj apogantoj, banditoj ktp. La armeanoj estis nomataj blank-gvardiistoj, kaj havis diversajn celojn, metodojn kontraŭ la soveta potenco. Ilia kontraŭulo estis la t.n. ruĝ-gvardiistoj (Ruĝa Armeo).

Estiĝo[redakti | redakti fonton]

La unuaj kontraŭbolŝevikaj trupoj aperis baldaŭ post la oktobra revolucio de 1917 en urbo Novoĉerkask. La trupon organizis Miĥail Aleksejev en januaro de 1918 kiel voluntulan armeon. Unua komandanto estis infanteria generalo Kornilov, dum Aleksejev iĝis supera gvidanto de la trupoj. Tiutempe la trupo nombris nur ĉ. 2.000 soldatojn. Dum somero de 1918 estiĝis similaj trupoj en oriento de Rusio, unu jaron poste en nordo kaj nordokcidento. La plej grandaj grupoj estis

La blanka koloro estis ĉe la rus-ortodoksa eklezio la simbolo de pureco de la ideo kaj justeco.

Armeo[redakti | redakti fonton]

La soldatoj de la armeaj trupoj konsistis komence el voluntuloj kaj soldatdeviguloj. Ekde mezo de 1919, oni soldatigis ankaŭ la kaptitajn ruĝgvardiistojn, kies proporcio atingis aŭtune de 1919 eĉ 60 %. Tio kaŭzis negativan influon je la batalmoralo.

Kvankam la kontraŭbolŝevikajn trupojn apogis la aliancanoj per armiloj, la fortoj de la trupoj estis disigitaj, mankis kunordinado, organizado. La armeaj trupoj ofte partoprenis en pogromoj kontraŭ judoj.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La gvidantoj de la Blanka Armeo estis por redono de la konfiskitaj agroj, teritoria integreco de Rusio, protekto de la rusa ŝtato, novaj elektoj, demokratiigo de la lando, lernodevo, komercada libereco, rekono de aŭtonomiaj klopodoj de multaj popoloj (moto "Por Granda, Unuiĝinta kaj Nedividebla Rusio"). La gvidantaj ideologoj estis Pjotr StruveVasilij Ŝulgin, kiuj provis unuigi la interesojn de la komandantoj de la movado, sensukcese.

Malvenko[redakti | redakti fonton]

La Blanka movado pintis de mezo de 1918 ĝis somero-aŭtuno de 1919. Pro la neorganizita strukturo, neallogaj, malklaraj celoj la movado ne povis venki la bolŝevikojn, eĉ per ekstera milita helpo. La Blanka Armeo estis neniigita ĉefe en 1920-21.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

La kontraŭstaro inter la ruĝa kaj blanka armeoj estis literaturigita en la romano Doktoro Ĵivago de Boris Pasternak aperinta en la rusa lingvo en la jaro 1957. Siavice la historio polulariĝis per la adapto al samnoma filmo de 1965 reĝisorita de David Lean kaj libere bazita sur la romano de Boris Pasternak. Inter aliaj, aperas en la filmo steluloj Omar Sharif (D-ro Ĵivago) kaj Julie Christie (Larissa). Ankaŭ en la filmo estas Alec Guinness kiel la juna Ĵivago, kaj Geraldine Chaplin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]