Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj
organizaĵo
vdr

En la jaroj 1962-1979 en SSOD funkciis Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj (Esperanto-komisiono). La Esperanto-komisiono estis fondita laŭ la decido de Centra komitato de komunista partio de Soveta Unio.

Ĝenerala informo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la esperanteca titolo de la organizaĵo, en ĝia estraro ekzistis posteno tute ne rilata al Esperanto, kiun okupis ŝtata oficisto. La posteno nomiĝis Sekretario de la komisiono pri internaciaj ligoj de sovetaj esperantistoj ĉe SSOD. La tasko de la oficisto ne estis diskonigi la Esperanto-movadon, sed kontroli kaj regi kontaktojn de sovetiaj esperantistoj kun eksterlandaj esperantistoj. Nek unu oficiala delegacio povis partopreni ian eksterlandan E-aranĝon sen permeso kaj partopreno de la Sekretario. Ofte tiajn aranĝojn partoprenis nek unu esperantisto, sed nur la Sekretario kaj aliaj ŝtataj oficistoj kaj iliaj parencoj. Ekzemple en en 1976 jaro Universalan Kongreson partoprenis nur unu oficiala reprezentanto de Soveta Unio - la tiama Sekretario A.Berjoza. Pri lia sinteno skribis revuo "Esperanto" kaj informilo de SEJM Kurte. [1] Mem Berjoza rifuzis respondi al demando de Andreo Rogov pri la artikolo en "Esperanto"[2]

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

La Komisiono havis eldonrajton, kia ne stis tro uzita. Ĝi eldonis 4 kajerojn de revuo Paco (revuo), 12 almanakojn Por la Paco (1964 - 1976) kaj 20 aliaj broŝurojn en Esperanto. Inter la lastaj estis paroladoj de Leonid Breĵnev kaj materialoj de partiaj kongresoj, sed ankaŭ beletraj tradukoj de S.Jesenin[3], M.Lermontov[4], V.Majakovskij[5], M.Ŝoloĥov[6]. La broŝurojn redaktis kaj tradukis K.Gusev, I.Ĥoves, V.Samodaj. Krom eldonado la Komisiono prizorgis abonadon kaj ties kvotojn por kelkaj E-gazetoj eldonitaj en socialismaj landoj.

Funkciuloj de Esperanto-komisiono[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurte №2
  2. Kurte №6
  3. Versoj elektitaj (Trad. H.Dresen, K.Gusev, I.Ĥoves, S.Rublov, Moskvo 1965)
  4. Elektitaj Versaĵoj (tradukis K.Gusev, Bela Manto (B.Mirski), Ivan Lubjanovskij, I.Ĥoves. Kun antaŭparolo, Eld. Moskvo 1964)
  5. Bone!: Poemo de l' oktobro - Moskvo 1967
  6. La sorto de homo - Trad.: A.Agosti kaj N.Danovskij. - Moskvo 1965.