La Mito de Sizifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Mythe de Sisyphe
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Albert Camus
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato oktobro 1942
Loko Parizo
Eldonejo Hamish Hamilton
Ĝenro eseo • filozofia literaturo • absurdisma literaturo
vdr

La Mito de Sizifo (france Le Mythe de Sisyphe) estas filozofia eseo de Albert Camus kiu unue estis publikigita en 1942. En ĉi tiu eseo, Camus priskribas ekzistadisman teorion. Tiu ĉi verkaĵo estas konsiderita gvida en la filozofio de la absurdo (t.n. absurdismo), kaj influadis ĝin multe [1][2].

Fono[redakti | redakti fonton]

Camus estas la kreinto de absurdismo. La absurdaĵo kuŝas en la kontrasto inter la fundamenta, homa bezono vidi signifon en ekzisto kaj la "neracia silento" de la universo en respondo [3]. Camus argumentis ke la rekono de la absurdo ne pravigas sinmortigon, sed anstataŭe postulas ribelo. En la unuaj tri ĉapitroj, li indikas malsamajn alirojn al la absurda vivo. En la fina ĉapitro, Camus komparas la absurdaĵon de homa vivo kun la situacio de Sizifo, rolulo de la greka mitologio, kiu estis kondamnita ripeti la sencelan taskon ruli ŝtonegon supren sur monton, nur por vidi ĝin fali reen malsupren, kaj tiel ripetante porĉiame.

Alimaniere rakontante, Sizifo spitis la potencan superan dion Zeŭso, kaj kiel puno por lia fiereco, Sizifo estas kondamnita ruli pezan ŝtonon sur altan monton. Por plenumi la taskon, li estas devigita uzi sian tutan forton, sed kiam la ŝtono estas puŝita supren al la supro de la monto, ĝi ruliĝas laŭ la alia flanko - kaj Sizifo devas rekomenci. Li povas daŭrigi ĉi tiun laboron por eterneco. (Tial "laboro de Sizifo", esprimo por sencela laboro.)

En la verko de Camus, estas la homo kiu puŝas la ŝtonon. La vivo, same kiel ruliĝantaj ŝtonoj, ne havas daŭran valoron. Estas la homo, kiu devas krei valoron en sia vivo. Homo povas elekti pensi, ke tio, kion li faras, havas valoron, same kiel Sizifo elektis taksi sian laboron. Aktiva decidiĝo kaj rekta respondeco estas ambaŭ ĉefaj trajtoj de ekzistadismo. La eseo finas ke "La strebado supren direkte al la altaĵoj estas en si mem sufiĉe por plenigi la koron de homo. Tiale oni devas supozi, ke Sizifo estis feliĉa.” [3]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La eseo de Camus konsistas el kvar ĉapitroj kaj postparolo (epilogo).

Ĉapitro 1-a - La racio de la absurdo[redakti | redakti fonton]

Sizifo de Ticiano 1549

Camus malfermas la verkaĵon kun la demando: Ĉu rekono de la sensignifeco de vivo devus konduki al sinmortigo? Lia deirpunkto estas la konscio pri la absurdo. Camus difinas la absurdon kiel la konflikton inter la homa deziro kompreni la mondon (fakte la Universo) kaj la nekomprenebleco de tiu ĉi mondo. Lia celo estas formuli la konkludojn devenantaj de ĉi tiu situacio. Li diskutas pri kelkaj pensuloj kiuj provis respondi ĉi tiun demandon: Jaspers, Ŝestov, Kierkegaard kaj Husserl. Camus identigas komunan denominatoron en ĉiuj iliaj konkludoj: ili eliminas unu flankon de la absurda ekvacio. En tio, la penso pri la absurdo fare de la pensuloj neas sin. Ekzemple, Kierkegaard postulas la abolicio de racio. Por li, la nekomprenebleco de la mondo estas dieco kaj tial la serĉado por kompreni devas esti rezignita. Husserl, aliflanke, forigas la nekompreneblecon de la mondo kaj ŝajnigas klarigi ĝin en la lumo de sia fenomenologio. Forigi unu el la partioj en la ekvacio de la absurdo eliminas la absurdon, kaj ĉar la absurdo estas la deirpunkto de tiuj pensuloj, Camus nomas iliajn movojn "filozofia sinmortigo". Li volas konservi la absurdan ekvacion kaj ekscii, kiaj estas la konkludoj el ĝi. Ĉe la fino de la unua ĉapitro, li tiras tri konkludojn, kiuj estas mallonge: ribelo, libereco kaj volupto. Kaj pli detale: la konservadon de la ekvacio de la absurdo estas atingita per la insisto de la homo teniĝi al sia racio, rekonante ĝian limon kaj malkapablon kompreni kaj klarigi la mondon. Camus nomas tiun insiston "ribelo", lia unua konkludo el la absurda situacio. La dua konkludo estas absurda libereco. Ĉi tiu libereco estas la konscia elekto vivi sen espero kaj sen komforto, en kiu morto estas la sola certa afero. Al tia vivo mankanta de signifo, asertas Camus, kio gravas estas vivi kiel eble plej multe, ne kiel eble plej bone. Jen la tria konkludo: la absurdan homon devus esti motivita de la deziro senti vivon, liberecon kaj ribelon kiel eble plej multe. En lumo de tiuj konkludoj, sinmortigo ne estas la solvo al vivo sen signifo, ĉar ĝi ankaŭ konsistigus konsenton kaj forigus la absurdan situacion. La solvo estas la insisto plu vivi sensignifan vivon, fronte al la neevitebla morto.

Ĉapitro 2-a - La absurda homo[redakti | redakti fonton]

"Sizifo" de José de Ribera

La epizodo prezentas tri absurdajn rolulojn: Don Juan, la aktoro kaj la (kor)konkerinto. Camus emfazas, ke la roluloj ne nepre estas rolmodeloj, sed ili ilustras la vivon laŭ absurda pensado. La absurda rolulo konscias pri la realo, kun estas senrompe ligita al la paso de la tempo, kaj la certeco pri la morto. Ŝi vivas por vivi la vivon kiel eble plej grandanime, ĉiu rolulo laŭ sia propra maniero. Don Juan faras tion en la kampo de amo kaj preteras de virino al virino, la aktoro portas malsamajn rolulojn kaj vivas varian vivon, kaj la konkerinto dediĉas sin al la lukto kaj la sento de la grandeco de la homa spirito. Ĉiuj konscias pri la pasemeco de siaj agoj: Don Juan scias, ke lia amo estas pasema, la aktoro konscias pri la koncizeco de la roluloj kiujn li rolas kaj la konkerinto scias, ke la eterna venko, kiu estas la sola vera venko, estas ekstere de lia atingo. Ĉiu konservas la ekvacion de la absurdo en sia vivo, kaj agas pro ribelo, libereco kaj volupto, la konkludoj de absurda pensado.

Ĉapitro 3-a - La absurda kreaĵo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu ĉapitro, Camus serĉas ekscii, ĉu eblas krei absurdan arton, koncentriĝante pri la romano. Camus demandas ĉu la absurdo povas ekzisti en romano, kie la tento klarigi kaj klerigi estas la plej forta el la artoj, kaj kie espero kaj iluzio eniras ĝin hazarde. La absurda verko devus resti fidela al la absurdo, kaj evitu doni signifon, klarigon aŭ esperon. Li ekzamenas la temon de sinmortigo en la verkaro de Dostojevskij, kaj trovas en Kirilov (heroo de Diabloj) absurdan rolulon. Kirillov estas ribelanto, kaj li estas libera. Li elektas sinmortigi ne pro malespero kiu eliminas la absurdon, sed por iĝi Dio. Camus resumas ke la temo de sinmortigo en Dostojevskij estas vere absurda.

Fine de la ĉapitro Camus priskribas la absurdan kreaĵon: kiel la konkerinto, la amanto kaj la aktoro, la absurda artisto investas ĉiutagan penon, inteligentecon kaj volupton en okupon kiu estas tute senutila. Sed en la mondo de absurdaj roluloj, la homo estas la sola majstro. Krom la morto, kiu atendas ĉe la fino de la vojo, estas nur libereco kaj feliĉo.

Ĉapitro 4-a - La Mito de Sizifo[redakti | redakti fonton]

En la lasta aĉapitro, la mitologia rolulo de Sizifo estas prezentita. Camus utiligas la rakonton de Sizifo, kondamnita al vivo de cirkla kaj senfina sufero, kiel metaforon por la vivoj de homoj kiuj regule kaj senanime laboras en oficejojfabrikoj. La plej tragedia momento por la percepto de Camus estas dum la malsuprenirado de Sizifo reen al la fundo de la monto - kiam li konscias pri sia sencela sorto. Sizifo estas la absurda heroo. Sed tiu ĉi konscio, ekde la momento kiam al ĝi kuniĝas la absurdaj triopo, nome: ribelo, libereco kaj volupto, igas tiun ĉi sorton venkon. Camus finas la ĉapitron per la vortoj: "Ni devas imagi, ke Sizifo estis feliĉa homo" [4]

Epilogo / postparolo[redakti | redakti fonton]

En la lasta parto de la verkaĵo, Camus analizas la esperon kaj la absurdon en la verkoj de Franz Kafka. Lia ĉefa aserto kontraŭ Kafka estas ke kvankam liaj verkoj havas absurdan enhavon (kiel ekzemple La Proceso), li malsukcesis kiel absurdisma verkisto ĉar espero trapenetras lian verkadon (ekzemple en La Kastelo) [5].

Interpretoj kaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

En la eseo, Camus traktas la demandon de la signifo de homa ekzisto kaj la teorion de absurdismo. Pro tio, dum la jaroj, aperis diversaj interpretoj kaj klarigoj pri la signifo de la verkaĵo, kaj ĝi daŭre okupas multajn eĉ nuntempe.

La kritiko de Sartre[redakti | redakti fonton]

La eseo provokis multajn reagojn, kaj mallonga tempo poste Jean-Paul Sartre verkis artikolon nomitan Komentario pri la Fremdulo, kiu analizas la verkaĵon La Fremdulo laŭ la lumo de tio, kion Camus argumentis en la eseo La Mito de Sizifo. Ĝis nuntempe, ĉi tiu artikolo estas konsiderata unu el la fundamentoj, sur kiuj fidas ĉiuj tiuj, kiuj traktas la penson de Camus. Laŭ tiu ĉi analizo, "la heroo de la verko estas nek bona nek malbona, nek morala nek malmorala. Tiuj kategorioj ne respondas al li: lia specio estas tre speciala, ĝi estas la specio, al kiu la verkisto donas la nomon absurda." [6]

Poste Sartre argumentas ke, "Oni povas diri, ke la Mito de Sizifo celas doni al ni percepton, kaj La Fremdulo celas veki en ni senton. La ordo de apero de la du verkoj praktike konfirmas tiun ĉi supozon. La Fremdulo, kiu aperis unue, ĵetas nin, sen vortoj de interpretado, en la "etoso" de la absurdo. Kaj tiam venas la komentario kaj lumigas la pejzaĝon."

La kritiko de Herbert Hochberg[redakti | redakti fonton]

Filozofo Herbert Hochberg estas unu el la kritikistoj de la "Mito de Sizifo". Hochberg trovas du erarojn en la argumentado de Camus pri la absurdo: la unua estas la koncepto laŭ kiu la rekono de la absurdo postulas ĝian konservadon. Li donas la ekzemplon de veruko kaj asertas, ke forigi la verukon ne signifas nei la fakton de ĝia ekzisto [7]. La dua eraro estas derivi valorojn el faktoj, kio laŭ Hochberg estas salto de logiko. Camus derivas el la fakto de la absurdo ĝian konservadon kiel valoron. Ĉi tiu derivaĵo havas neniun pravigon, laŭ Hochberg. Hochberg ankaŭ kritikas tion, kion li nomas "la etiko de la absurda homo" [7]. Camus derivas du pliajn valorojn el la sistemo de konservado de la absurdo: la valoro de la vivo kaj la valoro de libereco. Laŭ Hochberg, tiu etiko kolapsas per si mem, ĉar la valoro de libereco foje kontraŭstaras al la valoro de la vivo. Hochberg alportas la ekzemplon de la "justa insidmurdisto" de la "Ribelema homo" de Camus por pruvi tiun kolapson de etiko. La "justa insidmurdisto" mortigas por la valoro de libereco (ekz. tiranmurdisto). Ĉar en tiu ĉi ago li ne konservis la valoron de la vivo, li kondamnas sin al morto kaj sinmortigas. Farante tion, laŭ la opinio de Hochberg, li faris tri agojn kiujn la etiko de Camus malpermesas: murdo, mortkondamno kaj sinmortigo [7].

La kritiko de Duff kaj Marshall[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la filozofiesploristoj Duff kaj Marshall (R.A. Duff & S.E. Marshall) trovas en la "Mito de Sizifo" provon priskribi la absurdon de la homa realeco kaj konstrui etikon surbaze de tiu absurdo. Tamen, ili ne konsentas kun Hochberg ke la valoro de konservado de la absurdo estas derivita de la fakto de la absurdo. Laŭ ili, ĉi tiu valoro devenas de la valoroj de justeco kaj honesteco, kiuj estas fiksitaj en la "Mito de Sizifo" kiel baza premiso [8]. Jen, laŭ ili, la trompo de Camus, ĉar en la absurda mondo de la "Mito de Sizifo" tute ne ekzistas valoroj [8]. Justeco kaj honesteco, same kiel la serĉado de feliĉo, estas metafizikaj valoroj, kiujn Camus tenas malgraŭ la absurda mondo, kiun li prezentas. Ĉar la absurda mondo de la 'Mito de Sizifo' ne permesas tiajn valorojn, Camus malakceptas ĉi tiun mondon kaj konstruas alian mondon en la 'Ribelema Homo', kiu permesos al li konstrui lian etikon de ribelo [8].

La interpreto de Sagi[redakti | redakti fonton]

Prof. Avi Sagi priskribas sian verkaĵon 'Albert Camus kaj la Filozofio de la Absurdo' kiel rezulto de "longaj jaroj de studado de Camus kaj lia instruado". En sia verkaĵo li respondas al la interpretoj kaj kritikoj de Sartre, Hochberg kaj Duff kaj Marshall. Koncerne la interpreton de Sartre, Sagi argumentas ke kvankam la interpreto de Sartre havas sencon, ĝi ne estas konvene ankrita en la verkaĵo: "Estas granda tento por tiu interpreto, ĉar la du verkoj aperis en tempa proksimeco, kaj Camus mem vidis ilin kiel speco de unuopaĵo [9]. Tamen estas malfacile ankri ĉi tiun interpreton ene de la rakonto. Kvankam la termino absurdo aperas fine de la rakonto. Tamen, la maniero Camus uzas tiun ĉi terminon en la rakonto similas al la maniero kiel Sartre uzas ĝin – la absurdo estas esprimo de la hazardeco de ekzisto. Tamen, el tio ne sekvas, ke la koncipa sistemo kiu supozeble taŭgas al la du rakontoj estas la sama." [9]. Poste, Sagi prezentas sian alternativan interpreton kaj argumentas ke "laŭ mia takso, tio estas la profunda signifo de la rakonto kaj ne la travivaĵo de la absurdo. La vidpunkto de la priskribo estas tial klare socia. La Fremdulo estas fremda al socio. Ne estas aludo en ĉi tiu verko al la metafizikaj konceptoj de la absurdo en la formo de la Mito de Sizifo."

Koncerne la kritikon de Hochberg kaj Duff kaj Marshall, Sagi defias la legadon de "La Mito de Sizifo" kiel etika teksto, kaj petas ke ĝi estu legita kiel teksto "kun ontologia-ekzistisma signifo". Laŭ li, rekoni la absurdan situacion estas por Camus ne morala devo, kiun li celas pruvi kaj pravigi, sed "la realigo de la homa konscio". Ampleksi la absurdon ne estas valoro, sed procezo de memrekono [9].

La interpreto de Umberlo kaj Lombardo[redakti | redakti fonton]

Steven Umbrello kaj Jessica Lombard ofertas la Miton de Sizifo, en la versio de Camus, kiel taŭgan miton por priskribi posthomanismon. Posthomismo estas tendenco kiu serĉas trarompi la limojn de homa difino, kaj iri preter la konataj humanismaj dikotomioj de korpo/animo, finhava/senfina, morto/senmorteco, Dio/homo, ĉielo/tero [10]. Sizifo de Camus, la feliĉa, estas laŭ ili la modelo de la posthoma homo de la posthomismo: homo, kiu rompis la limojn de la homo kaj fariĝis estaĵo nekonata de siaj kreintoj, la dioj. Sizifo iĝis en sia ribelo de homa al posthoma, laŭ la koncepto de la posthomismo [10].

Fontoj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zaretsky, Robert (2013). A life worth living: Albert Camus and the quest for meaning. Cambridge, Massachusetts. (ISBN 978-0-674-72837-0). OCLC 862746155, cited in Robert Kirsch, Adam (20 October 2013). "Why Albert Camus Remains Controversial". The Daily Beast. Retrieved 29 November 2019.
  2. Camus, Albert. (1955) The Myth of Sisyphus and Other Essays. New York: Alfred A. Knopf. ISBN 0-679-73373-6.
  3. 3,0 3,1 . The Myth of Sisyphus. Alirita 29 November 2019.
  4. The Myth of Sisyphus. Alirita 9 December 2019.
  5. Sleasman, Brent. (2011) Albert Camus and the Metaphor of Absurdity. Salem Press. ISBN 978-1-58765-825-9.
  6. Jean-Paul Sartre, Explication de l'etranger, 1943
  7. 7,0 7,1 7,2 Hochberg, H., Albert Camus and the Ethics of Absurdity, Ethics 75, p. 87-102
  8. 8,0 8,1 8,2 Duff, R. A. & Marshall, S. E., Camus and Rebellion: From Solipsism to Morality, Philosophical Investigations 5, p. 116-136
  9. 9,0 9,1 9,2 Sagi, Avi "Is the Absurd the Problem or the Solution?"
  10. 10,0 10,1 Umbrello, S. & Lombard, J, Silence of the Idols: Appropriating the Myth of Sisyphus for Posthumanist Discourses, Postmodern Openings 9 (4), 2018, p. 98-121

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]