Devo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Devo estas io farenda resp. farota pro leĝo, moralo aŭ konveno. Ĝi ekzistas en ĉiu homa socio. La vorto devenas el la latina verbo debere, siavice devenanta el la prepozicio de, 'de', kaj habere, 'havi'), estas la sinteno trudita (“devigita”) de iu normo. Ĉar la normoj alfalas el diversaj fontoj, ankaŭ la devoj trafas diversajn kaj malsamajn fontojn – juraj, moralaj, religiaj, kutimaj, konvenaj ktp.

Jura devo[redakti | redakti fonton]

La jura devo difiniĝas la subiektiva jura situacio de la dotito per juro kiu “devas” sinteni laŭ determinita maniero trudita de la jura normo. La devo, laŭ analizantoj pri juro, povas esti “pozitiva” (ordona), kiam la normo ordonas fari aŭ doni, aŭ negativa (malfara), kiam male ĝi malpermesas: distingo aranĝiĝa ĉirkaŭ “ordono” kaj “malpermeso”.

Ĉu tiuj eljuraj normoj povas devigi ankaŭ morale? Kiam ili tanĝas elementojn de la natura morala leĝo aŭ inspiritaj de apartaj religioj, ili ricevas ankaŭ tiun karakteron, kiu tamen koncernas nur la konsciencon kaj ne la laŭjuran juĝiston.

Morala devo[redakti | redakti fonton]

Krom la juraj devoj, pri kiuj supre, kiuj referencas al devoj trudita de la jura normo, oni parolas ankaŭ pri morala devo (aŭ etika) kiu havas referanton la morala normo. Tamen, ne estas akordo pri la distingaj karakteroj de la du konceptoj, sekvo de la ĉiamdaŭra kverelo pri la distingo inter moralo kaj juro: troviĝas kiuj distingas la devon juran el tiu morala ĉar la dua havus kiel referencon la konsciencon kiu agadus kiel interna juĝisto senpenda de leĝoj kaj reguloj fiksitaj el eksteraj fontoj; aliaj, kiel ekzemple Hans Kelsen [1] subtenas ke la distinga karaktero inter la devo morala kaj la devo jura lokeblas en la fakto ke nur la malobservo de la dua kuntrenas aplikadon de sankcio.

Rimarkeblas ankaŭ la allaso de morala leĝo deviganta la konscion, kuntrenas kun si la enketon pri la origino de la normo devoganta kaj ĉar neniu povas esti videble konstata leĝofaranto de leĝo deviganta la konsciencon kaj ĝi ne povas fondiĝis sur la konscienco mem kiu si senta devigata kaj ne normkrenata, apertiĝas surfone la ĉeesto de ulo transcenda. Iuj prefere ol finiĝi en tiun konkludon emas ignori la distingon mem. El tio la klasika demando: ĉu eblas morala leĝo deviganta konsciencon (kiel “ne mortigu”) sen iu sendependa ordonanto? [2] Se laŭ iuj filozofoj, kiel Ekzistadismo tio eblas, laŭ aliaj tio eblas, ekzemple Jean-Paul Sartre, Friedrich Wilhelm Nietzsche, igante la homon fonto deviganta sin mem.

Ofte devo morala kaj devo jura koincidas, sed foje povas okazi ke la du konfliktas: sinteno deviga el vidpunkto de la moralo tia ne estas vidpunkte de la juro aŭ, eĉ, kaj jura devo kaj devo morala estas kontrastaj inter si. Oni citas kiel ekzemplon la romian leĝon kiu devigis kristanojn oferi al la paganaj dioj. Kutime temas pri esceptaj kazoj kiujn kelka ŝtata leĝaro solvas la kontraston per la akcepto de la konsciencobĵeto, permesante ke la devigato estus dispensita. Tio valoras ankaŭ por la pasive devigato, kiel paciento. [3]

Pri le moralaj devoj interesiĝis stoikismo, kristanismo, islamismo, ktp kaj sennombraj filozofoj kiel Cicerono, [[Tomaso de Akvino, Immanuel Kant ktp.

Religia devo[redakti | redakti fonton]

Kiel aludas la kvalifiko “religia”, ĝi valoras pro la sekvuloj de la sama religio. Se komparante la diversajn moralajn normojn, oni trovas multajn diferencojn inter ili, sed ili konvenas kutime sur unu principo: sur la natura morala leĝo kiu koncernas nur la unuajn, el si mem evidentajn, moralajn principojn. Foje la religia normo fariĝas ŝtata-jura leĝo, ĉi-kaze prezentiĝas la risko de persekuto kontraŭ la civitanoj de malsama religio, kiel okazas ankoraŭ en iuj landoj de la Islama fundamentismo.

Konvena devo[redakti | redakti fonton]

Temas pri konvenecaj normoj kiuj postulas la observon pro la fakto ke tia estas la komuna sinteno, sed ilia malobservo ne kuntrenas jurajn sankciojn kaj malpli moralan malobservon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A.M. Hespanha, Introduzione alla storia del diritto europeo. Il Mulino, Collana: Le Vie Della Civiltà. Anno 2003.ISBN 978-88-15-09284-7.
  2. Iuj transaltas la demandon dirante ke ĝi estas restaĵo de eduko (Marksismo), aliaj kiel Nikolaj Stavrogin de la romano “la Demonoj” de Fjodor Dostojevskij konkludas: “Se Dio ne ekzistas ĉio estas permesata”, (kaj Cesare Pavese en sia taglibro repetas), nome ĉio decido respektas la sennorman liberon de homo.
  3. Povas okazi ke la normo permesanta perdas sian valoron pro apartaj cirkonstancoj. Tio estas evidentigita de la principo de Sankta Paŭlo (1-a epistolo al la korintanoj) “ĉio licas, sed ne ĉio estas permesata” aŭ “ne ĉio lica estas permesita” (el la

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]