Antonio Rosmini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento en Milano

Antonio Francesco Davide Ambrogio Rosmini Serbati estis itala teologo, politiko kaj verkisto. Li naskiĝis la 24-an de marto 1797 en Rovereto (provinco Trento), kiu ekde 1509 apartenis al Aŭstria imperio. Li estis duenaskito post fratino Giuseppa Margherita kaj pli juna ol la fratoj Giuseppe kaj Felice. De 1804 ĝis 1808 li vizitis la popularan urban lernejon de Rovereto, fondita tridek jarojn antaŭe de imperiestrino Maria Tereza el Aŭstrujo.

En 1816 la 12-an de aŭgusto li abiturientiĝis ĉe la imperiestra liceo en Trento. Poste li studis teologion ĉe la universitato de Padovo. Tiutempe li konatiĝis kaj amikiĝis kun Niccolò Tommaseo. Post tri jaroj li revenis al Rovereto. En 1820 mortis lia patro Pier Modesto Serbati patricio el Tirolo je la aĝo de 75 jaroj.

En septembro 1820 oni inaŭguris en Rovereto orfejon fondita de Margherita, fratino de Rosmini, kiu bone konatiĝis kun markizino Maddalena el Canossa, en tiu ĉi okazo Rosmini donacis al sia fratino la verketon "Pri la kristana edukado". Margherita fariĝis monaĥino de virina religia instituto fondita de Maddalena el Canossa kaj mortis 39 jaraĝa junie 1833.

En 1831 li revenis al Milano kaj poste al Trento, kie 1832-1833 li verkis "Pri la kvin vundoj de la Sankta Eklezio", kiun li ne publikigos ĝis la elekto al papa seĝo (1846) de Kardinalo Giovanni Maria Mastia Ferretti, Pio la 9-a. En 1837 Laŭpete de papo Gregorio la 16-a Rosmini sendis al Romo "Le costituzioni dell'Istituto della Carità" aprobotaj la 20-an de decembro 1838. En 1839 li translokiĝis la rezidejon al Stresa (nuntempe urbeto en provinco Verbania). La verko "La traktato pri la morala konscienco" 1841 estis atakita de anonima pamfleto kiu akuzis Rosmini pri herezaj ideoj. Laŭ historiistoj datas ekde tiu jaro la tiel nomatan "Rosminiana disputo" kun la Jezuitoj kies generala preposto (superulo) estis la nederlanda asketo Gerhard Roothaan. Intervenis Papo Gregoro la 16-a kiu devigis silenti al ambaŭ superuloj. De 1843 ĝis 1848 trankvila periodo en kiu Rosmini sindediĉis al siaj institutoj (fondiĝis ankaŭ la virina) kaj al la studoj.

En 1847 li redaktis "Eseo pri komunismo kaj Socialismo". Je la fino de tiu jaro oni anonime presigis la tiel nomataj "Postille" (t.e. gravaj akuzoj), pamfleto je 48 paĝoj, en granda formato, sur kiu oni raportis, imagu, 327 propoziciojn de Rosmini kun gravaj akuzoj. La presaĵo estis disdonita tute sekrete al elektitaj episkopoj kun peto subskribi petleteron je kondamno. Finfine 1848 aperis en Lugano (Svisujo) sen la nomo de la aŭtoro, la verko "Pri la kvin vundoj de la sankta Eklezio. Traktato dediĉita al la katolika pastraro". En la sama jaro aperis ankaŭ "La civila konstitucio laŭ sociala justeco" kie estis resumitaj la bazaj tezoj de "Filozofio pri rajto" riĉigita je apendico "Pri la unueco de Italio".

En aŭtuno 1848 iom post iom ekestis kontraŭ abate Rosmini personaj envioj, suspektemoj pri liaj politikaj ideoj (ekzemple: oni timis ke li instigu la Papon al milito) fine duboj pri la ortodokseco de liaj lastaj publikigitaĵoj. La 11-an de oktobro oni povis konsideri malsukcesa (fiaskita) la dilpomatian misiadon pro la hezitoj (prokrastaj decidoj) de antaŭalpa registraro. La 4-an de novembro dominikano Giacinto De Ferrari liveris al la Kurio konkludojn pri la ekzameno de la "Kvin vundoj". La 26-an de novembro Rosmini rifuĝis kun la Papo en Gaeta, kie la partio politike nekompromisema, kontraŭa al Rosmini, plifortiĝis. En januaro 1849 Rosmini forlasis Gaeta-n por provizore rezidi en Napolo, liaj kontraŭuloj profitos por trudi al li mortigan frapon. Fakte la 30-an de majo en Napolo dum la kunsido de la Kongregacio pri Indekso, estis kondamnitaj "La Kvin Vundoj kaj La Civila Konstitucio laŭ sociala justeco". La 15-an de aŭgusto en Albano ĉe kardinalo Antonio Tosti li ricevis la oficialan sciigon pri la kondamno, en la sama tago abate Rosmini deklaris sian submetiĝon al la Eklezio. Finfine denove li revenis al Stresa. En 1851 Pio la 9-a denove ordonis silenti al ambaŭ konfliktantaj partioj (jezuitoj kaj rosminianoj) kaj poste por definitive fermi la disputon submetis ĉiujn restantajn verkojn de Rosmini al ekzameno de la Kongregacio pri Indekso. En 1854 (la 3-an de julio) la generala Kongregacio pri Indekso kies prezidanto estis la Papo mem deklaris per dekreto Antonio Rosmini-Serbati opera omnia, de quibus novissime quaesitum est, esse dimittenda (tio signifis ke liaj libroj ne estis nepermesitaj, ke ili estis sen eraroj kontraŭ la kredo kaj la moralo). En aŭgusto li testamentis ĉiujn siajn havaĵojn al la religiuloj de Instituto de la Karitato. La 1-an de julio 1855 post dolora agonio Antonio Rosmini je la aĝo de 58 jaroj mortis en Stresa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Goisis, Il pensiero politico di Antonio Rosmini e altri saggi fra critica ed Evangelo, S. Pietro in Cariano (VR), Gabrielli Editori, maggio 2009.
  • Pier Paolo Ottonello, L'enciclopedia di Rosmini seconda edizione accresciuta, Venezia, Marsilio Editori, 2009.
  • Comunità di San Leolino (a cura di), Una profezia per la Chiesa. Antonio Rosmini verso il Vaticano II, Panzano in Chianti FI, Edizioni Feeria comunità di San Leolino, 2009.
  • Michela Maria Riva (a cura di), Antonio Rosmini, Amore e Verità, Saggio Antologico, Edizioni Il Falco D'Oro, 2009.
  • Eduino Menestrina, Rosmini, l'uomo e il santo. 2° testimonianze di Trentini, Verona, Edizioni Fede & Cultura, 2010.
  • Roberto Prezzi, Antonio Rosmini: Lizzana - Rovereto - Roma pastorale e spiritualità, Eizioni Osiride, Rovereto, 2010.
  • Umberto Muratore, Rosmini per il Risorgimento. Tra unità e federalismo, Edizioni Rosmininane Sodalitas, Stresa, 2010.
  • Cirillo Bergamaschi, Antonio Rosmini. La perfezione della vita cristiana, Edizioni Rosminiane Sodalitas, Stresa, 2010.
  • Luciano Malusa, Antonio Rosmini per l'unità d'Italia. Tra aspirazione nazionale e fede cristiana, Franco Angeli, Milano, 2011.
  • Domenico Fisichella, Il caso Rosmini. Cattolicesimo, nazione, federalismo. Carocci, Roma, 2011.