Universitato de Padovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Universitato de Padovo
Università di Padova, palazzo bo, cortile 01.JPG
Informoj
fondodato 1222
speco ŝtata
Situo
urbo Padovo, Italio
Estraro
rektoro Rosario Rizzuto
Nombroj
nombro de studentoj 57.646 (2015)
nombro de kunlaborantoj 4281 (2015)
el tio profesoroj 2054
Diversaĵoj
retejo [1]
v  d  r
Information icon.svg

La Universitato de Padovo (itale: Università degli Studi di Padova; latine: Universitas Studii Paduani) estas granda universitato en Italio kaj unu el la plej malnovaj universitatoj en la mondo fondita en 1222. La centra sidejo de la universitato troviĝas en antikva palaco nomata Palazzo del Bo en la urbocentro de Padovo

Historio[redakti | redakti fonton]

La Universitato estis fondita en 1222 kiam granda grupo de studentoj kaj instruistoj lasis la Universitaton de Bolonio serĉante pli grandan akademian liberecon. Komence ĝi havis nur unu fakultaton de juro, kie estis instruata civila juro, kanona juro kaj teologio. Jam en 1250 komencis instruado de medicino kaj arto. En 1399 la fakultato de artoj kaj sciencoj estis establita, inkluzive de astronomio, dialektiko, filozofio, gramatiko, medicino kaj retoriko.

La studentoj, kiuj komencis alveni el la tuta Eŭropo estis dividitaj en du “nacioj”: italoj (Natio Citramontana) kaj fremdaj (Natio Ultramontana).

En 1405 Padovo estis konkerita fare de la Respubliko de Venecio kaj por la universitato komencis brila periodo. De la dekkvina ĝis la dekoka jarcento, la universitato estis konata pro sia esplorado, precipe en la kampoj de medicino, astronomio, filozofio kaj leĝo. Dank’ al a libereco kaj seendependeco garantiita de la Venecia Respubliko, kiu havis grandan ekonomian kaj politikan povon. En tiu tempo, la universitato adoptis la devizon: Universa Universis Patavina Libertas kaj iĝis unu el la ĉefaj centroj de scienco en Eŭropo.

Ek de 1539 la universitato havis kiel sidejo la Bo Palacon, kiu antaŭe estis posedata fare de buĉisto, do li prenis kiel simbolo kapon de bovo.

La botanika ĝardeno de Padovo, malfermita en 1545, estis la dua en la mondo (post Pisa, malfermita en 1544, kvankam la loko de la lasta ŝanĝis en la tempo). La universitato ankaŭ administras naŭ muzeojn, inkluzive de la Muzeo de la Historio de Fiziko.

Inter la jaroj 1592 kaj 1610 en Padovo instruis ankaŭ la fizikisto Galileo Galilei kiu grave kontribuis al evoluo de la natursciencoj.

Ekde 1595, la fama anatomia teatro de Padovo altiris artistojn kaj sciencistojn studi la homan korpon dum publikaj sekcadoj. Ĝi estas la plej antikva permanenta anatomia teatro en Eŭropo. La anatomo Andreo Vesalio en 1543 publikigis De humani corporis fabrikas. La libro vekis grandan publikan intereson kaj kaŭzis aliajn eŭropajn urbojn establi anatomiajn teatrojn.

Padovo estis la unua universitato kiu donis akademian gradon al virino. Helena Lucrezia Cornaro Piscopia doktoriĝis en filozofio la 25-an de junio 1678.

En 1943 la Rektoro Concetto Marchesi publike invitis la studentojn ribeli kaj militi kontraŭ la nazi-faŝismo, ago kiu devigis lin fuĝi al Svislando. Pro liaj agadoj en la liberiga milito kontraŭ la nazi-faŝismo la Universitato de Padovo estas la sola en Italio kiu ricevis la oran medalon pro milita kuraĝo.

Homoj ligitaj al la Universitato de Padovo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]