Giacomo Casanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giacomo Casanova
Persona informo
Giacomo Girolamo Casanova
Naskonomo Giacomo Girolamo Casanova
Naskiĝo 2-an de aprilo 1725 (1725-04-02)
en Venecio,  Venecia respubliko
Morto 4-an de junio 1798 (1798-06-04) (73-jaraĝa)
en Vieno, arkiduklando Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Tombo Duchcov vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Italoj vd
Lingvoj italafrancaveneciagermana vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Familio
Patro Gaetano Casanova vd
Patrino Zanetta Farussi vd
Gefratoj Giovanni Battista Casanova • Francesco Giuseppe Casanova vd
Infanoj Leonilda Castelli • Cesarino Lanti vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • bibliotekisto • bankisto • romanisto • diplomatoverkisto • aventuristo • aŭtobiografo • tradukinto de Iliado vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • diplomatio vd
Verkado
Verkoj Histoire de ma vie ❦
Story of my flight from the prisons of the Venetian Republic vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giacomo Girolamo CASANOVA ([ˈd͡ʒakɔmo d͡ʒirɔˈlamo kazaˈnɔva]; Esperantigite: Ĝakomo Ĝirolamo Kazanova) (naskiĝis la 2an de aprilo 1725 en Venecio, mortis la 4an de junio 1798 en la bohemia kastelo Dux, nuntempe: Duchcov, Ĉeĥio) estis itala aventurulo kaj verkisto. Li mem nobeligis sin donante al si la kromnomon Chevalier de Seingalt.

La filo de geaktoroj studis teologion kaj juron en Padovo, vagadis tra pluraj eŭropaj landoj, sed daŭre revenis al sia hejmurbo. En la jaro 1755 oni pro lia vivostilo - li i.a. havis amrilatojn kun monaĥinoj - arestis lin, sed li sukcesis fuĝi el la malliberejo unu jaron poste. Li daŭrigis sian aventuran vivon, havis multegajn amaferojn kaj finfine, en la jaro 1785 li fariĝis bibliotekisto por la grafo Waldstein en Dux.

Liaj franclingve verkitaj memoraĵoj Histoire de ma vie estiĝis ekde 1790, ili parte eldoniĝis ekde 1821 kaj komplete eĉ nur ekde 1960. Li verkis ankaŭ la sciencfikciecan romanon L’Icosaméron ou histoire d’Edouard et d’Elisabeth (1788), krome satirojn, dramojn kaj sciencajn verkojn pri historiaj kaj matematikaj temoj.

Lia figuro, pro lia amorema vivmaniero, restas kiel reala ekzemplo de donĵuano, pro kio lia nomo estas uzata antonomazie. (Li fakte ĉeestis la prapremieron de la opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart.)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]