Universitato de Pizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Universitato de Pizo (itale: Università di Pisa) estas unu el la plej malnovaj kaj renomaj universitatoj de Italio. Ĝi forte markas kun pliaj du altlernejoj (Scuola Normale Superiore kaj Scuola Superiore Sant'Anna) la universitatan urbon Pizo (Italio).

Ĝi estis formale fondita la 3-an de septembro 1343, per edikto papo Klemento la 6-a, kvankam jam ekzistis instruoj pri juro jam ekde la 11-a jarcento. La universitato havas la plej malnovan akademian botanikan ĝardenon de Eŭropo (Orto botanico di Pisa), fondita en 1544.

La universitato havas ĉ. 3600 laboristojn, el kiuj ĉ. 1900 estas sciencaj kunlaboristoj. En 2011, en la universitato studis ĉ. 57.000 studentoj.

Fakultato[redakti | redakti fonton]

  • Fakultato pri agrarsciencoj
  • Fakultato pri ekonomiaj sciencoj
  • Fakultato pri farmacio
  • Fakultato pri juro
  • Fakultato pri inĝenieraj sciencoj
  • Fakultato pri intelektaj sciencoj kaj filozofio
  • Fakultato pri lingvoj kaj fremdlingva literaturo
  • Fakultato pri veterinara medicino
  • Fakultato pri medicino kaj kirurgio
  • Fakultato pri matematiko, fiziko kaj natursciencoj
  • Fakultato pri polirikaj sciencoj

Gravaj personoj de la universitato[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]