Klemento la 12-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Klemento la 12-a
246-a papo de la Katolika eklezio
Clement XII.jpg
Naskonomo Lorenzo Corsini
Pontifiko de 12-a de julio 1730 [#]
ĝis 6-a de februaro 1740 [#]
Antaŭulo Benedikto la 13-a
Sekvanto Benedikto la 14-a
C o a Clemente XII.svg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1652 (1652-04-07)
en Florenco
Morto 6-an de februaro 1740 (1740-02-06) (87-jara)
en Romo
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano [#]
Alma mater Universitato de PizoPontifika Gregoria Universitato [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Agado reordigo de la ŝtataj financoj, verkoj, unua kondamno de Framasonismo
Familio
Dinastio familio Orsini [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Girolamo Ticciati, Brusto de Klemento la 12-a, en Kapelo Corsini en Sankta Spirito en Florenco.

Klemento la 12-a estis la 246-a papo de la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Florenca aristokratulo, filo de Bartolomeo kaj Elizabeto Strozzi, la estonta papo Benedikto la 12-a jam estis advokato kaj administranto de la pontifikaj ŝtataj financoj sub la du antaŭaj pontifikoj. Kiel papo, li famas pro konstruo de la fasado de la Baziliko Sankta Johano de Laterano, de la Fontano Trevi kaj pro la akirado de la antikvecaj kolektaĵoj de la kardinalo Albani, por la kreado de la Papa Galerio.

Dum la regno de papo Benedikto la 13-a, la financoj estis konfiditaj al manoj de kardinalo Coscia kaj de aliaj membroj de la Roma Kurio, kiuj ilin lasis en grava deficito.

Post kvar monatoj de konklavaj senutilaj voĉdonoj, la Kardinala Kolegio elektis kiel papon la kardinalon Laŭrencon Corsini, sepdekokjaraĝanta kun malpliiĝanta vidpovo, kiu tamen jam trapasis ĉiujn plej gravajn ŝarĝojn de la Roma Kurio.

Ĉar laŭorigine Corsin, kaj kun patrino de familio Strozzi, la nova papo reprezentis altrangan familion de la florenca socio, famigita de kardinalo laŭlonge de po generacio. Laŭrenco Corsini estis advokato, kun magistreco gajnita ĉe la Universitato de Pizo, ekzercanta gvidite de la lerto de sia onklo jam famega en la sama profesio. Post la morto de tiu ĉi kaj de lia patro, en 1685, Laŭrenco, tiam tridektrijaraĝanta, fakte fariĝus ĉefo de la nobela familio ‘Corsini’; fakte, male, li rezignis pri sia rajto de unuenaskiteco kaj akiris ĉe la papo, laŭ tiamaj kutimo, per 30.000 fidelecaj eskudoj, prelatan pozicion, dediĉante sian heredaĵon kaj sian vivkomplezon al la pliampleksigo de la riĉega biblioteko heredita de la onklo.

En 1696 Laŭrenco Corsini estis nomumita ĝenerala trezoristo kaj reganto de Kastelo de Sankta Anĝelo. Lia bonŝanco kaj elstareco pliiĝis dum la papado de Klemento la 11-a, kiu profitis de lia talento en aferoj de la Kuria funkciigado lin kompensante per la kardinala bireto (17-a de majo de 1706) al li rekonfidante la oficon de tutŝtata trezoristo. Lia elstareco pli rimarkiĝis sub la papado de Benedikto la 13-a, kiu lin nomumis prefekto de la juĝa tribunalo konata kiel Apostola Segnatura. Li sinsekve estis promociita al presbitera kardinalo kun la titolo de Sankta Petro en Vinkloj, al episkopa kardinalo' kun suburba sidejo de Frascati (najbare de Romo).

Spite de sia pliiĝanta blindeco kaj de daŭra kuŝado sur la lito, el kiu aŭdience ricevis personojn kaj kondukadis la ekleziajn kaj ŝtatajn aferojn, li sukcesis ĉirkaŭiĝi per kapablaj kunlaborantoj, diversaj el kiuj liaj parencoj, sed ne multe favoris al sia familio escepte per palaco akirita en zono Trastevere, nun sidejo de la Nacia Akademio de Linkoj (Accademia de Lincei). En 1754 lia nepo, kardinalo Neri Corsini, tie fondis la faman bibliotekon Corsini, nun heredaĵo de la menciita Akademio.

Verkoj kaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ŝtatestro, Klemento la 12-a startis, el sia lito, la reordigon de la financa sistemo de la ŝtato. Iu paskvinaĵo [1] memorigas kiel papo Klemento la 12-a eksidis sur la pontifika trono trovante la ŝtatajn financojn eksterkontrolaj kaj prirabitaj, kiuj, se ne estus per liaj skrupula administrado kaj familia riĉeco, farintus el li papon “ege malriĉan”: “Mi estis riĉa abato / komforta prelato / kardinalo malmulthava / kaj papo tute senhava.</ref>

Klemento la 12-a petis returne monsumojn, malperintajn en vakuo, el kelkaj ministroj misuzintaj la konfidon de lia antaŭulo. La precipa kulpulo, kardinalo Nicolò Coscia, estis peze monpunita kaj kondamnita al dekjara enkarcerigo. La pontifikaj financoj estis plibonigitaj ankaŭ pere de la restaŭrado de la vetloto (1732), kiu jam estis aboliciita pro la severa moraleco de Benedikto la 13-a. Al tiuj kiuj protestis pro tiu restaŭrado, li respondis ke la enkasigoj utilos por la publikaj kaj karitataj verkoj. Ĉiukaze, rapide la trezoro pliiĝis je preskaŭ duonmiliono da eskudoj kiuj permesis startigi la vastan programon de konstruaĵoj pro kiuj li estas memorata, sed kiuj li, daŭre surlite, neniam bonŝancis vidi.

Konkurso pri la majesta fasado de la Baziliko Sankta Johano de Laterano, eble pli sinjoreca ol preĝeja, estis gajnita de arkitekto Alessandro Galilei (kompletita en 1735), dum Klemento starigis en la sama establo belegan kapelon honore dediĉita al sia parenco de la 13-a jarcento, nome al Sankta Andreo Corsini. Li restaŭrigis la Arkon de Konstantino kaj konstruigis la palacon de la “Consulta” sur monteto Kvirinalo, akiris per 60.000 eskudoj riĉegan kolekton de statuoj, antikvaj skribaĵoj kaj aliaĵoj, kaj ĝin aldonis al Galerio de Kapitolo. Li pavumigis la stratojn de Romo kaj tiujn proksimajn al la urbo kaj startigis la laborojn por Fontano Trevi kun ĝia triumfa baroko.

Statuo de Klemento la 12-a en Ankono.

Dum lia papado estis ampleksigita la haveno de Ankono, kiu estis deklarita Franka Haveno. Klemento komisiis la projekton al la granda arkitekto Luigi Vanvitelli kiu poste ĝin realigis kun grandioza rezulto per la plilongigo de la moleo, konstruigita de imperiestro Trajano preskaŭ 16 jarcentojn antaŭe, kaj realigante grandan insulon sur kiu li konstruigis la ‘Vanvitelan Moleon’ aŭ lazareton, kiu funkciis ankaŭ kiel ondbaraĵo. Sekve de tiu instalaĵoj la Ŝtato de la Eklezio povis disponi mareliron al la orientaj landoj. La haveno de Ankono poste estis kunligita al la ĉefurbo per strato dirita ‘Vojo Klementina’. Por aliro al la okcidenta Mediteraneo la papo pliefikigis la havenon de Civitavecchia. Per la ampleksigo de tiuj du havenoj Romo sin proponis denove, kiel en la klasika epoko, kiel centro de la Mediteraneo.
Klemento la 12-a sekigis la malariajn marĉojn de la Chiana, najbare de Lago Trasimeno.

Politikaj kaj ekleziaj agado[redakti | redakti fonton]

Vidpunkte de politiko, tamen, ne estis tempo de sukcesoj por la pontifika aŭtoritato en la rilatoj kun la sekularaj povoj de Eŭropo. Li malkonfesis la arbitran agon de sia legato, kardinalo Alberoni, kiu provis invadi kaj elimini la antikvan sendependan Respublikon de San-Marino, reestablante la sendependon de tiu ŝtato. Li, krome, retiris la pontifikajn pretendojn sur la duklandoj de Parmo kaj Piaĉenco.

En la ekleziaj aferoj Klemento la 12-a emanis la unuan papan dekreton kontraŭ Framasonismo, ekskomunikante ĝiajn katolikajn adeptojn per la buleo In eminenti apostolatus specula (En la plej eminenta pozicio de la Apostola Ofico 1738). Li sanktuligis Sanktan Vincenton de Paŭlo, kaj ekprocedis kun rigoro kontraŭ la francaj jansenistoj.

Li laboris por la reunuiĝo de la Katolika Eklezio kun la Ortodoksa kaj ricevis la vizitantan patriarkon de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj persvadis la armenan patriarkon forigi la anatemon kontraŭ la Koncilio de Kalcedonio kaj kontraŭ papo Leono la 1-a; li sendis Jozefon Simonon Assemani al Oriento kun la duobla celo daŭrigi la serĉadon de antikvaj kristanaj manuskriptoj kaj prezidi kiel papa legato la nacian koncilion de Maronitoj.

Papo Klemento la 1-a mortis la 6-an de februaro de 1740 preskaŭ naudekjaraĝa. Lia luksa tombo leviĝas en la Baziliko Sankta Johano de Laterano, dum cenotafo ornamas la preĝejon de Sankta Johano de la florencanoj en Romo

Monumento a la Klemento la 12-a en Sankta Johano de la Florencanoj en Romo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaĉaĵo de la fama parolanta statuo en Romo

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [4] Kardinaloj kreitaj de papo Klemento la 12-a