Saltu al enhavo

Trasimeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trasimeno
lago
Situo Umbrio, Italio
Insuloj 3 (isola Polvese, isola Maggiore, isola Minore)
Landoj de la baseno Italio
Datenoj
Koordinatoj 43° 8′ N, 12° 6′ O (mapo)43.13333333333312.1258Koordinatoj: 43° 8′ N, 12° 6′ O (mapo)
Trasimeno (Umbrio)
Trasimeno (Umbrio)
DEC
Map
Trasimeno
Supermara alteco 258 m
Surfaca areo 128 km²f5
Maksimuma longo 16,1 kmf6
Maksimuma larĝo 12 kmf7
Maksimuma profundo 6-7 mf10
Averaĝa profundo 4-5 mf11
Borda longo1 57 kmdep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Trasimeno (itale Lago Trasimeno), estas la plej granda lago en duoninsula Italio (kaj la kvara de tuta Italio). La lago havas surfacan areon de 128 km², malmulte malpli ol tiu de la lago de Como. Ĝi situas en la regiono Umbrio kaj la provinco Peruĝo de Italio. Precipaj loĝlokoj borde de la lago estas Castiglione del Lago okcidente de ĝi, Passignano sul Trasimeno norde kaj Magione oriente de ĝi. Borde de la lago Trasimeno praktikiĝas multa akvosporto, ekzemple velado, tabula velado kaj pedalboatado, kaj krome ĉe la bordo somere ankaŭ multaj familioj simple feriumas kaj baniĝas.

Cetere en 2006 la 30-a Internacia Junulara Festivalo de Itala Esperantista Junularo okazis en Magione rekte borde de la lago, kaj en 2025 la 48-a, tiel ke ankaŭ la esperantistoj el multaj landoj jam abunde praktikis la distrojn sur la Trasimeno. Meze de la lago situas tri insuletoj, isola Polvese, isola Maggiore kaj isola Minore. En 2001, la insulo isola Maggiore havis 35 ankoraŭ konstantajn loĝantojn, en 2014 estis ĉirkaŭ 25, kaj en 2016 nur 16. La insulo isola Minore ĉiam estis neloĝata, kaj ankaŭ sur la isola Polvese nun ne plu vivas homoj, kvankam ankoraŭ iuj historiaj konstruaĵoj, ekzemple katolika kirko kaj vasta ruino de mezepoka kastelo atestas pri antaŭa vivado tie.