Saltu al enhavo

Asocio de Esploraj Universitatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Asocio de Esploraj Universitatoj
konsorcio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1965 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Asocio de Esploraj Universitatoj, ankaŭ nomebla Universitata Esplora Asocio (angle The Universities Research Association, mallongigite URA) estas soci-utila konsorcio de gvidaj esploruniversitatoj establita en 1965 por la celo de administrado kaj funkciigado de esplorinstalaĵoj por la avantaĝo de la nacia intereso. [1] La misio de la unio estas establi kaj funkciigi unikajn laboratoriojn kaj instalaĵojn por esplorado, evoluo kaj eduko en la fizikaj kaj biologiaj sciencoj por vastigi la limojn de scio, kreskigi novigadon kaj antaŭenigi edukon por estontaj generacioj de sciencistoj. [2] La sindikato estas partnero en la Fermilab, la Nacia Akcelila Laboratorio Fermi, usona esplorcentro pri partikla fiziko, kaj ankaŭ de la internacia observatorio Pierre Auger en okcidenta Argentino.

La asocio disdonas kvar specojn de premioj al esplorsciencistoj: premio por fruaj karieroj, premio por esploristoj ĉe Paramilab-laboratorioj, premio por tezdiplomiĝintoj kaj premio por postdoktoriĝaj esploristoj. [3]

Membraj institucioj

[redakti | redakti fonton]

Universitataj membroj en Usono estas dividitaj en sep regionajn grupojn, kun sistemo de reprezentantaro sur la Estraro de Kuratoraro de la Asocio de Esploruniversitatoj. La regiona reprezentantaro estas kompletigita fare de ĝeneralaj kuratoroj. La asocio ĉefe inkluzivas akademiajn esplorinstituciojn en Usono, kun membroj ankaŭ en Japanio, Italio kaj Unuiĝinta Reĝlando (do Britio). Membreco permesas al tiuj institucioj kunlabori unu kun la alia en signifaj esploriniciatoj, dividi instalaĵojn kaj resursojn kaj faciligi la akcelon de scio. Ekde 2022 la Asocio de Esploraj Universitatoj havas entute 90 membrojn.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. URA, About URA, History
  2. URA, About URA, Mission
  3. URA, premioj
  4. URA, Member Universities Map

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]