Galilejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Galilejo
Galilejo
itala sciencisto
Naskiĝo 15-a de februaro 1564
en Pisa, Italio
Morto 8-a de januaro 1642
en Arcetri, Italio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Galilejo (Galileo GALILEI [ɡaliˈlɛːo ɡaliˈlɛi]) (15-a de februaro, 15648-a de januaro, 1642) estis tre grava itala sciencisto, unu el la fondintoj de moderna scienco (kun Bakono kaj Kartezio). Malsimile al la antikvuloj, Galilejo ne nur observis kaj pensis logike pri naturo, sed ankaŭ faris eksperimentojn kaj aplikis matematikon al sia observado. Per siaj eltrovoj li ŝancelis la mondbildon de la Okcidento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1583 Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo (Italio) en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon. En 1593 li inventis termometron. En 1604 li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.

Nova stelo eble ŝajnas eta afero, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj astronomion de Aristotelo kaj Ptolemeo. Laŭ tio, Tero estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno—la Suno, la planedoj, la steloj, ktp—estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.

En 1609, li aŭdis pri teleskopo inventita en Nederlando kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera genio, tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon.

En la ĉielo, Galilejo vidis, per la teleskopo, montojn sur la "sendifekta" luno, stelojn en la Laktovojo, kaj lunojn ĉirkaŭ Jupitero. Ĉi tiujn eltrovojn li priskribis en Sidereus Nuncius ("Stela Sendito") en 1610.

En 1611 li observis makulojn sur la Suno—plua pruvo ke la ĉielo ne estas sendifekta, kiel Aristotelo diris.

Ankaŭ en 1611, Galileo observis ke Venuso kreskas kaj malkreskas, simile al la Luno. Venuso kreskanta montras ke la suncentrismo de Koperniko (ke la Tero iras ĉirkaŭ la Suno kaj ne inverse) ne nur estis konvena matematika fikcio, kiu "savas la aperojn", sed estas la vero.

Klavio kaj aliaj jezuitaj astronomoj konfirmis la observojn de Galileo. Sed ili subtenis la sistemon de Tycho Brahe, en kiu la planedoj iras ĉirkaŭ la Suno, sed la Suno kaj Luno iras ĉirkaŭ la Tero. La sistemo estis matematike sama kiel Koperniko, sed fizike multe pli aristotela (en kiu ĉiu tera maso iras nature al la centro de la universo).

Ŝirmita per la atesto de sia teleskopo, en 1632 Galilejo verkis la libron Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo ("Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo"), kiu tezis, ke Koperniko pravas. Sed se Koperniko pravas, ne simple sur papero sed eĉ en la vera ĉielo, sekve Aristotelo kaj Ptolemeo kaj la Eklezio kaj la universitatoj ĉiuj malpravas.

Tial la Eklezio kontraŭstaris Galilejon kaj kondamnis Galilejon en 1633 kaj devigis lin malkonfesi la Kopernikan sistemon. (Estas malvera la ofta diraĵo, ke post la malkonfeso Galilejo diris pri Tero, sub spiro, "Kaj tamen ĝi moviĝas".) Li estis malliberigita al sia domo kaj tie, blinda, li loĝis ĝis la fino kun sia filino. La reago de la Eklezio surprizis lin: la papo mem estis amiko lia kaj amiko de scienco.

En 1638 li verkis libron pri fiziko, Du Novaj Sciencoj. Li mortis en 1642. La sekvanta Kristnasko, Neŭtono naskiĝis.

La Eklezio venkis ja la homon Galilejo, sed ne liajn ideojn.

Galilejo staris kontraŭ ne nur la Eklezio, sed ankaŭ kontraŭ la aŭtoritato de la universitatoj kaj la plej bona scienco de la epoko. Galilejo opiniis, ke la Eklezio estis la ilo de liaj malamikoj en la universitatoj.

Sed, kompreneble, Galilejo mem ne estis sanktulo, eĉ intelekte. Ne ĉiu pruvo de Galileo por la sistemo de Koperniko estis prava (precipe lia pruvo per tajdomovo). Kaj li ne povis malpruvi la plej fortan argumenton de Aristotelo kontraŭ suncentrismo: laŭ Aristotelo, se suncentrismo pravas, la steloj ŝajne moviĝus inter si mem pro la moviĝo de la Tero ĉirkaŭ la Suno (la fenomeno de stela paralakso). Galilejo (kaj Keplero) penis eltrovi tian moviĝon, sed tio estis super la kapablo de tiamaj instrumentoj.

Plue, Galilejo staris kontraŭ la pli ĝusta sistemo de Keplero. La sistemo de Koperniko ja klarigis la aperon de Venuso, sed ĉar ĝi uzis cirklojn, ne elipsojn (kiel Keplero), ĝi ne estis ĝusta kaj kongrua kun la faktoj. La fina venko iris nek al Koperniko nek al Galilejo sed al Keplero.

Aliflanke, Galilejo pravis, kiam li rimarkis, kontraŭ la tiama Eklezio, ke la ĝusta interpreto de la Biblio ne kontraŭdiras pruvitan fakton. En tio, Galilejo estis subtenata de ambaŭ Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Tomaso de Akvino, du el la plej grandaj pensintoj de la Eklezio. La argumento de Galilejo estis prava, sed ĝi ne gajnis la simpation de la Eklezio, kiu tiam batalis kontraŭ herezo (protestantismo) bazita sur la rajto de privata interpreto de la Biblio.

Galilejo estis sincera, kredanta kristano ĝis sia morto, pia katoliko, kiu iris al meso ĉiutage, eĉ kiam li jam ne povis piediri. Li kredis, ke la Biblio estas la senerara Vorto de Dio. Tio estas malsimila al Darvino, kies scienco detruis lian fidon. Kiel Kartezio, Galilejo estis sincera, pia katoliko kiu penis gvidi la Eklezion al iu vero nova.

Se Galilejo vivintus cent jarojn post aŭ antaŭ 1600, Eklezio eble ne kondamnus lin; anstataŭe, liaj ideoj, same kiel la ideoj de Aristotelo, kviete fluus en Eklezion. Sed tiam, dum 1520-1650, la Eklezio luktis kontraŭ la nova protestantismo kaj sentis minacon ĉe ĉiu flanko. La protestantoj ankaŭ staris kontraŭ suncentrismo, sed ne havis la potencon de kondamno de la Eklezio. Ekzemple, Keplero, luterano, neniam estis kondamnita (kvankam lia vivo ne estis facila).

En 1822, la Eklezio repermesis la libron de Koperniko pri suncentrismo, kaj en 1835, la libron de Galilejo, la Dialogo. Kvankam Eklezio malpermesis la librojn de Galilejo kaj Koperniko kaj kondamnis Galilejon mem, ĝi neniam formale deklaris suncentrismon esti hereza.

Post 359 jaroj, en 1992, Papo Johano Paŭlo la 2-a finfine konfesis, ke Eklezio maljuste kondamnis Galilejon.

En 1995 esplorilo nomita Galileo iris ĉirkaŭ Jupitero, kies lunojn Galilejo originale eltrovis.

Por reekzameno de la proceso kontraŭ Galilejo…[redakti | redakti fonton]

En 1633, la fama sciencisto estis kondamnita de la Eklezio pro bibliaj kaj sciencaj kialoj. Poste scienco montris iom post iom la pravecon de la Galileja teorio. Joël Col retrostudas la lastan parton de la proceso kontraŭ la astronomo: la kontraŭdiro inter lia nova teorio kaj la bibliaj eldiraĵoj de la Eklezio . En sia verko " Inter Galilejo kaj la Eklezio : la Biblio", la verkisto analizas la konfliktajn diraĵojn kaj montras per profundigita semantika studo, ke en la grekaj kaj hebreaj tekstoj, la suno ne rondiras ĉirkaŭ la tero, male al la fuŝaj tradukoj. Li konkludas,ke se la tradukoj el la Biblio estus fidelaj al la originala teksto, Galilejo ne estus kondamnita pro "aserto kaj kredo je falsa teorio kiu kontraŭdiras la sanktajn tekstojn". Per tiu studo, li klarigas alimaniere la multajn debatojn laŭlonge de la jarcentoj. Li tiel pledas por ke la tradukoj el la Biblio sekvu la originalan tekston kaj por ke Galilejo estu oficiale rehonorigita.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1610: Sidereus nuncius
  • 1632: Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo
  • 1638: Discorsi e dimostrazioni matematiche intorno a due nuove scienze

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]