Mekaniko de materialoj
publikigita versio estis patrolita je 29 dec. 2014. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 29 dec. 2014.
Mekaniko de materialoj, estas branĉo de teknika mekaniko, kiu pritraktas la konduton de solidaj korpoj (elementoj de konstruaĵoj aŭ maŝinoj) submetataj al ŝarĝoj. Ĝi ekzamenas la kondiĉojn, kiujn la strukturoj devas plenumi por rezisti al la aplikataj fortoj, sen rompi kaj sen permanente deformi aŭ iel difekti.
Mekaniko de materialoj pritraktas elastan kaj plastan deformiĝon kaj rompon de materialoj.
Helpe de scioj el teknika mekaniko, matematiko kaj materialscienco estas determinataj la streĉoj en la diversaj sekcoj de konstruelementoj kaj ĝia rezisto.