Industria inĝenierarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vapormaŝino estis ĉefa pelilo de la Industria Revolucio, kaj markis la gravon de inĝenierarto en la moderna historio. Tiu maŝino estas ekspoziciata en la Politeknika Universitato de Madrido.

La industria inĝenierarto estas unu de la branĉoj de la inĝenierarto rilate al industrio kiu temas pri la plibonigo de la uzado de rimedoj homaj, teknikaj, informadikaj kaj same kiel por la administrado kaj funkciado de la sistemoj de transformado de varoj kaj servoj, pritaksado de sistemoj integritaj aplikitaj en fakoj de laboristaro, riĉo, sciaro, informaro, ekipado, energio, materialoj kaj procezoj, cele al atingo de produktoj aŭ servoj utilaj al la socio kaj al la posedantoj kun alta konsidero rilate al la medio. La industria inĝenierarto uzas la principojn, metodojn de analizo, sintezojn de la inĝenierarto kaj la desegno por specifigi, pritaksi, antaŭvidi kaj plibonigi la akiritajn rezultojn de tiuj sistemoj. La industria inĝenierarto utiligas sciarojn kaj metodojn de la sciencoj matematiko, fiziko, sociajn, politikajn, teknikoj de administrado ktp. de maniero kaj ampleksa kaj laŭĝenra, por determini, desegni, specifigi, analizi, kaj plibonigi konstante la sistemojn (en ampleksa senco de la termino).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la hispana)

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ingeniería industrial en la hispana Vikipedio.