Saltu al enhavo

Astroĥemio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Astrokemio)
Astroĥemio
studfako de ĥemio
fako
studfako
studfako de astronomio
studfako Redakti la valoron en Wikidata
ĥemio • astrofiziko • aplikata ĥemio • astronomio
v • d • r

Astroĥemio estas la studo de la abundo kaj reakcioj de molekuloj en la Universo, kaj de ties interagado kun radiado.[1] Tiu fako estas fakte koincido de astronomio kaj ĥemio. La termino "astroĥemio" povas esti aplikita kaj al la Suna Sistemo kaj al la interstela medio. La studo de abundo de elementoj kaj proporcio de izotopoj en objektoj de la Suna Sistemo, kiel la meteoritoj, estas nomita ankaŭ kosmoĥemio, kvankam la studo de interstelaj atomoj kaj molekuloj kaj ties interagado kun radiado estas foje nomita "molekula astrofiziko". La formado, atoma kaj ĥemia kompono, evoluo kaj estonteco de la molekulaj gasnuboj estas de speciala intereso, ĉar el tiaj nuboj estis formita la sunsistemoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ "Astrochemistry", 2013-07-15.