Galilejaj satelitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 4 Galilejaj satelitoj kaj Jupitero en miksita bildo komparanta iliajn grandecojn. De supre al malsupre estas Iono, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalisto.

La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj de Galilejo. Ili estas je multo la plej grandaj satelitoj de Jupitero, kaj ili estas videblaj eĉ per malforta teleskopo. Ili – Iono, Eŭropo, Ganimedo, kaj Kalisto – estis unue observitaj de Galilejo je la 7-a de januaro 1610.

La nomojn de la lunoj donis la astronomo Simon Marius, kiu asertis, ke li sendepende malkovris la lunojn.

La malkovro de tiuj lunoj estis fakto neklarigebla laŭ la tradicia ptolemea mondkoncepto, laŭ kiu ĉiuj astroj rivoluas ĉirkaŭ la Tero. Ĝi tial fortigis la sun-centran teorion de Koperniko.

Ĉiu el la kvar satelitoj estas pli granda ol la ceteraj lunoj de Jupitero kune (konataj estas pli ol 60). Ganimedo estas la plej granda luno de la sunsistemo; ĝi estas pli granda ol la planedo Merkuro aŭ la nanoplanedo Plutono. Se ĝi ne estus proksima al Jupitero, ĝi almenaŭ iutempe estus videbla per sen-ila okulo.[1] Krom Tero, Iono antaŭe estis la sola sunsistema astro, kie aktivaj vulkanoj estas konataj.


La Galilejaj satelitoj estas, de la plej proksima ĝis la plej malproksima:

Nomo Bildo Diametro
(km)
Maso
(kg)
Meza orbita
radiuso (km)
Orbita
periodo
Tipo
Iono Iono 3643 8,93×1022 421 800 1,77 tagoj vulkana
Eŭropo Eŭropo 3122 4,8×1022 671 100 3,55 tagoj oceana
Ganimedo Ganimedo 5262 1,48×1023 1 070 400 7,16 tagoj oceana
Kalisto Kalisto 4821 1,08×1023 1 882 700 16,69 tagoj oceana

Referencoj[redakti | redakti fonton]